Ribelo de la senhejmuloj

(Ĉi tiu artikolo unue aperis en la aprila eldono de Monato)

En Irlando nuntempe regas stranga paradokso. Ekzistas miloj da neokupitaj domoj sed ankaŭ miloj da senhejmuloj. Ekzistas miliardoj da eŭroj por subteni la bankojn, sed mankas monerojn por la senhejmuloj. Ekzistas Kristnasko, tempo por ĝentileco kaj helpeco, sed la senhejmuloj ofte estas forgesitaj.

Sed la senhejmuloj ne plu petas kaj atendas, ili decidis helpi sin mem. La 16a de Decembro, grupo de senhejmuloj kaj aktivistoj eniris la neokupitan konstruaĵon nomata “Apollo Domo”. Ili komencis transformi la konstruaĵon (kiun oni planas destrui) en loĝejon por 35-40 homojn. La grupo nomiĝas “Home Sweet Home” (Hejmo, dolĉa hejmo) kaj konsistas el senhejmuloj, aktivistoj kaj sindikatistoj. Multaj irlandaj muzikistoj kaj aktoroj kiel Glen Hansard, Damien Dempsey, Jim Sheridan kaj Hozier partoprenis kaj subtenis la grupon.

Sekvis granda ondo de subteno por la kampanjo. La organizaĵo ricevis pli ol 4,000 aliĝopetojn kaj ĉirkaŭ €175,000 donace. Laŭ multaj homoj ne justas, ke oni detruas konstruaĵojn kiam mankas logejoj. Ne justas, ke bankoj ricevas helpon dum la malriĉuloj nur malplenan manon. Formale, la oficejo apartenas al la ŝtato (ĉar la ŝtato aĉetis multajn pruntojn de la bankoj, inkluzive nepagita prunto de la posedanto de Apollo Domo). Do se ni ĉiuj, la popolo, posedas la konstruaĵon, kial ne uzu ĝin por la popolo?

000d67a2-614

Senhejmeco estas kreskanta problemo en Irlando. La nombro de senhejmuloj triobliĝis al 7,000 en nur du jaroj, dum ekzistas pli ol 250,000 malplenaj domoj en la lando. Oni eĉ detruas domojn ĉar ili estas nevendeblaj en la merkato. La stratoj ne estas komfortoj dormlokoj dum la malvarma kaj malseka vintro.

Dum 2016 okazis multa festado pro la 100a datreveno de la deklaro de sendependeco kaj la proklamo de la Irlanda Respubliko en 1916. Multaj homoj demandis sin, ĉu la origina etoso kaj spirito ankoraŭ vivas? Ĉu la respubliko protektas kaj defendas ĉies rajtojn? Aŭ ĉu ni prifajfas la senhejmulojn?

Sed ĉu la okupado estas vera solvo? La konstruaĵo ne estas loĝejo sed eks-oficejo, do oni sin demandis, ĉu la loko vere taŭgas? Ĉu la ago vere helpas la senhejmulojn, aŭ ĉu ili nur propagandumas? Ĉu oni rajtas preni proprataĵon, kiu al oni ne apartenas? Ĉu homoj rajtas eniri ĉiun malpenan kaj neuzatan konstruaĵon? Ĉu la okupado estas protesto aŭ ŝtelado?

La juĝejo ne tuj forpelis la homojn. Ĝi decidis ke la okupantoj rajtas resti ĝis la 11a de januaro. Tio reflektas la komprenon, ke la socio kaj la ŝtato havas respondecon al senhejmuloj kaj senhejmuloj havas rajton al loĝejo. La juĝisto kompatis la senhejmulojn sed rifuzis nei la rajton de proprieto. Tiu laŭ li estas neakceptable en demokrata ŝtato.

Do la homoj foriris el Apollo Domo la 11an de januaro post preskaŭ unu monato de okupado. Dum tiu tempo 78 senhejmuloj entute loĝis en la loĝejo kaj 40 dum Kristnaska Tago. La registaro promesas pli da subteno kaj mono kontraŭ senhejmeco. Oni vidos, ĉu la problemo malkreskos.

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s