Kiel Faŝismo Alvenas

Ĉu vi iam rigardas historian dokumentaron aŭ eble filmo pri la Dua Mondmilito kaj miris kiel faŝismo iam kaptis la registaron? Kiel ili gajnis la subtenon de la popolo? Kiel ili konvinkis la homojn sekvi ilin? Kiel ili restruktis la nacion laŭ ilia volo? Kiel iu povus subteni tia malamo? Kial neniu haltigis ilin, kial pli da homoj ne kontraŭstaris? Ĉu vi iam pripensis kion vi farus en tiu situacio? Vi certe estus la heroo kiu kontraŭstaris la faŝistojn, ĉu ne? Ili certe ne konvinkus vin, ĉu ne?

Multaj homoj pensas ke faŝismo ne rilatas al la nuna vivo kaj ne vidas ia graveco de faŝismo nuntempe. Multaj pensas ke kompareco al faŝismo nur estas troigo, eĉ histerio. Laŭ ili, faŝismo nur estas prahistoriaĵo, ekzistas nur en la muzeoj, nigra-kaj-blanka filmo de viroj marŝante en militista uniformo kaj farante la rekta militsaluto. Estas iu stranga kaj nekomprenebla ideo kie fiperfortuloj batis judojn kaj kaŭzis militojn. Certe aĉa afero, sed okazis antaŭ longe kaj malproksime, do ne plu rilatas al ni. Tia afero ne okazas en nia lando.

Sed antaŭ ni tro komfortiĝas kaj pensas ke ni ĉiam estos sekura kaj tiu neniam okazos ĉi tie, ni legu la averton de historio. Germanio estis unu el la plej evoluitaj landoj en la mondo, ĝi estis gvidanto de scienco kaj kulturo, siaj homoj estis inteligentaj. Do kiel faŝismo alvenis tie? Oni ne povas diri ke germanoj estis stultaj kaj trokredemaj, almenaŭ ne pli ol aliaj homoj. Se evoluita lando povas esti kapti, ĉu la sama okazus al ni?

nazi-brownshirts-march-through-braunschweig-1932-dyexjj

Unu granda miskompreno estas ke faŝistoj portas uniformojn kaj atakas judojn, do se oni ne portas uniformojn kaj ne volas mortigi judojn, oni ne estas faŝisto. Iuj honeste kredas ke nur germanoj kun malgrandaj lipharoj kapablas malami kiel Hitler. Aŭ ke Hitler estis bizara hazardaĵo de historio ne pli okazeble ol al la Nigra Morto.

Sed en la komenco, faŝismo promesis militon kaj ras-ekstermadon. Se Hitler komencis sian karieron kun promesoj de koncentrejoj, gasĉambroj kaj subpremado, li neniam registiĝis. Anstataŭ, faŝismo alvenis same kiel ĉiuj ŝanĝoj alvenas, malrapide, paŝo post paŝo. Daŭris multaj jaroj ĝis faŝismo alvenis kaj kaptis potencon. Ĝi bezonis multajn jarojn da propagando, de paroladoj kaj artikoloj kiuj laŭgrade defrotis la tolerecon kaj normaligis sian malamon. Eĉ kontraŭ la judoj, Hitler agis malrapide, daŭris jaroj da senopozocio ĝis la rasaj leĝoj kompletiĝis kaj preskaŭ jardeko ĝis la komenco de la “Fina Solvo”. Ne estis unu tago kiam Germanio perdiĝis, anstataŭ iom post iom dum jaroj, judoj kaj kontraŭnazioj senhomeciĝis.

En la komenco, faŝismo promesas refortigi la landon, redoni fieron. Ĝi volas helpi, ĝi volas krei plibonan landon, ĝi volas plibonigi vian vivon. Ĝi volas defii koruptan sistemon kaj ŝanĝi rompitan burokration. Ĝi volas helpi homojn trovi laboron kaj batali kontraŭ krimo. Ĝi ne prezentas vizaĝo de fiperfortulo, anstataŭ ĝi montras la vizaĝon de ordinaraj decaj homoj, homoj kiel vi, homoj kiuj lacas de la sistemo.

Oni fifamigas faŝistojn kiel razkapulaĉoj kaj brutulaĉoj ĝis homoj pensas tiuj estas la solaj tipoj de faŝistoj. Ridado certe estas forta ilo, sed tro da ridemo forgesigas homojn al veraj danĝeroj. Faŝismo ankaŭ povas aspekti kiel amiko aŭ familiano, iun vi fidas, iun vi ŝatas kaj admiras. Mi mem renkontis agrablajn, afablajn, belajn homojn povas havi malamajn, rasajn opiniojn. Mia avo (pro kiu mi ricevis mian nomon) estis bluĉemizulo (faŝista irlanda grupo dum la 1930-oj). Mi ofte aŭdas malamon kontraŭ ciganoj kiuj multaj vidas kiel homaĉoj.

Do, en la komenco estas multaj popularaj aferoj: nacia fiero, reveno de gloro, batalado kontraŭ la fipotenculoj. Oni puŝas tiujn ideojn, iom post iom, al ekstremoj. La naciismo plifortiĝas. Ni ne nur estas la plej bona popolo, sed ĉiuj aliaj estas subpopolaĉoj. Ili nur ŝajnas pli bonaj ĉar ili trompas, ili mensogas, ili ŝtelas. La sistemo estas korupta, maljusta, ne subteninda. La opozocio estas nehonestuloj, prizoninda. La amaskomunikilaro kaŝas la veron, dissemas mensogojn, oni devas silentigi la malhonestecon. Demokratio nur kaŭzas nedecidemaj kaj neutilaj politikistoj, nur gajnas mensoguloj kaj koruptuloj. Se ni nur havus fortan kaj decideman landestron, tiam ni solvus la problemojn. Radikalaj problemoj meritas radikalajn solvojn.

salute

Faŝismo estas populara ĉar ĝi diras al homoj ke ili ne kulpas. Nia lando suferas ne pro niaj agoj, ne, ni tute ne kulpas. La peko apartenas al aliauloj (la viktomoj diferencas laŭ lando, sed ĝenerale estas iu aparta etno/religio). Ili trompas, subfosas nin, ili sabotis nin, ili bremsas nin. Se ni nur povus malpliigi sian sufoktenadon, ni povus prosperi kaj bonstati. Ni ne atakas iun, ni nur defendas nin. Ni estas la viktimoj sed ni ne estos forpuŝitaj, nun ni stariĝos.

Sed “ili” ne agis sole. Ne, ili ricevis helpon de la institucio, de la perfiduloj. La fiamaskomunikilaro mensogas kaj misinformas nin (sed faŝismo igos ilin diri la veron). La fipolitikistoj trompas senpune (sed faŝismo venigos justecon al ili). La juĝejaĉoj estas tro ĝentilaj al kriminuloj (sed faŝismo kontraŭlaboros la krimojn farita de “ili”). La nacio estas perdita kaj senespera (sed la forta brako de faŝismo gvidos ĝin al la ĝusta vojo).

Faŝistoj ne estas la atakantoj, ne, ne, ili estas la malatakantoj. “Ili” estas atakantoj, ili, eksterlandanoj, judoj, komunistoj, ili volas detrui nian nacion, ili volas malfortigi nin. Ili atakas nin, ni simple defendas nin. Ili subpremas nin, silentigias nin, cenzuras nin, fitordas la sistemon kontraŭ ni.

Grava punkto kiu ofte estas forgesita dum la filmoj de marŝado kaj batalado, estas la enueco de faŝismo. Nuntempe, ni scias kiu okazis, sed tiutempe, la faŝistoj nur estas unu el multaj politikaj grupoj. Kiel ili povus esti pli malbona ol la nuntempa aro? Kiel malsukcesa pentristo povus venki la landon? La unua rasisma parolado kontraŭ “ili” estas nekredebla kaj ŝoka, sed post centoj dum monatoj kaj jaroj, ili paliĝas ĝis oni apenaŭ povas vidi ĝin. Ĝi iĝas simple alia politika opinio kiel inda aŭ malinda da subteno kiel iu alia. Homoj simple ŝultrolevas kaj diras “unu estas tiel malbona kiel la alia” aŭ “mi prifajfas politikon, ĝi enuas kaj ne rilatas al mia vivo.”

Do la popolo, laca post jaroj da disruptado kaj malkresko, provi la faŝistojn. Kio estas la plej malbona kiu povas okazi? Estos limitoj sur sia potenco kaj kiam ili montros kiel senideaj kaj sensciaj ili estas, ili perdos subtenon. Multaj homoj pensis ke la enpoŝtiĝo de Hitler kiel kanceliero limigos lian influon ĉar la registaro estas koalicio de moderuloj kiuj mastrumos lin. La parlamentejo kaj juĝejoj haltos liajn frenezajn ideojn kaj li devus agi modere por teni subtenon. Ili ne povas esti pli malbona ol la aliaj politikistoj, eble ili finfine faros la fortecon ke la ŝtato bezonas.

female-blueshirts

Faŝismo neniam populariĝis se la milito kaj ekonomia deprimo ne okazis. Milito legitimis perfortecon, respektindigis ĝin, igis ĝin ordinara kaj ĉiutaga. Malvenko dum milito sentigis homojn ke la nacio malfortiĝis kaj estis perfidita. Ekomonia krizo subfosis la sistemon kaj la potenculojn, dum la popolo malesperiĝis. Pro marego de senlaboruloj, evidentiĝis la sistemo ne funkcias, do ni bezonas novan. Homoj sen laboro kaj mono (kaj homoj kiuj timas ke ili iĝas tiel) havas malmultajn por perdi.

Ja estas diferencoj inter la faŝismo de 1936 kaj 2016, sed la ĉefaj ideoj estas la samaj. Militaj uniformoj ne plu ekzistas (ĉefe ĉar ili daŭre estas kontraŭleĝe). La judoj ne plu estas ĉefmalamiko, anstataŭ tiu rolas la islamanoj. Komunismo ne plu estas la granda timo, kvankam iuj ankoraŭ povas inciti timojn de tiu fantomo. Anstataŭ islamanoj estas la nova malamiko, kiuj laŭdire volas detrui nin kaj volas venki nin. La lingvaĵo kaj simboloj ŝanĝiĝis, nuntempe la danĝero estas “politika korekteco” sed daŭras la sento de nacia kadukiĝo pro ina defrotado de tradicia kulturo.

Ankoraŭ estas kredo ke aliuloj subfosas nian kulturon kaj landon. Ankoraŭ estas sopiro por forta decidema estro kiu povas facile kaj rapide solvi niajn problemojn. Ankoraŭ estas la kredo ke la sistemo estas korupta kaj perfidas la popolon. Daŭras la sento de persekutado, la kredo anstataŭ la atakantoj, la faŝistoj estas la defendantoj. Tiu “Nova Faŝismo” aspektas malsamaj ol la malnova faŝismo, sed la ĉefkredoj estas la samaj.

La ĉefkialo ke faŝismo ankoraŭ ne sukcesis estas ĉar la sistemo ne kolapsis. Se la recesio de 2008 estis tiel malbona kiel la granda deprimo de la 1930-oj, eble la faŝistoj jam atingus potencon. Se la faŝista propaganda veras, se kriminuloj vere posedas la stratojn senpune, se politiko estis tute kaduka, se la ekonomio ja estis detruita, se vere estas ondoj da migrantaĉoj kiuj volas detrui nian kulturon, tiam faŝismo estus pli populara. Fakte la sistemo estas malforta sed ne detruita.

Kompreneble, multaj legantoj pripensas Usonon, sed mi ne parolas pri ajna sola lando. La kresko de nova faŝismo estas problemo tra Okcidento kaj miaj vortoj taŭgas tiel por Hungario, Francio, Britio kaj Slovakio kiel Usono. Ĝis nin, ĝi ne aperis en Irlando, sed ne veras ke “ĝi ne okazos ĉi tie” aŭ ke faŝismo nur okazas al aliaj homoj.

(Mi tradukis ĉi tiun de la angla)

2 pensoj pri “Kiel Faŝismo Alvenas

  1. La artikolo estas plena da duonaj veraĵoj kaj malveraĵoj!

    Adolf Hitler neniam en-postiĝis. Li prezentis al Germanaj potenculoj – posedantoj de entreprenoj kaj bankoj – siajn planojn kaj ideojn, kaj ili decidis fine, ke li regu la landon. Poste la Regna Prezidanto donis la ŝtatan potencon en la manojn de Hitler. La registaro Hitler estis unu el longa vico ekde la mondmilito.

    Multaj Germanoj suferis finance ankoraŭ pro la Traktato de Versajlo. Eĉ la demokratiaj partioj malakceptis ĝin kaj la pretendon, ke Germanujo sole kulpas pri la mondmilito. La komunistoj atakis la socialdemokratojn kaj inverse sed ne la faŝistojn.

    La pretendo, ke la hodiaŭaj judoj estus la islamanoj, estas ege stulta. Evidente la aŭtoro ne scias, kion la judoj devis suferi pro la Germana faŝismo. Sekve li traktas la genocidon kontraŭ la judoj kiel bagatelon.

    La tuta estas evidente propagando kontraŭ la kritikantoj de la nuna pro-islama sinteno kaj politiko fare de kelkaj Eŭropaj registaroj kaj la amaso de la intelektuloj en Eŭropo. Kiam oni ne havas faktojn kaj argumentojn, oni ofendu la alian kun la alia opinio, ke li estus faŝisto. Sed tia metodo estas tre faŝisma!

    Ŝati

    1. “La artikolo estas plena da duonaj veraĵoj kaj malveraĵoj!”

      Tiu pli bone priskribas vian komenton ol mia artikolo.

      Pri Hitler, mi ne scias pri kiu vi malkonsentas, eble vi kredas ke la bankoj regis la landon anstataŭ la registaro. Aliakaze, Hitler atingis potencon pro la subteno de multaj voĉdonantoj kaj la prezidento.

      “Multaj Germanoj suferis finance ankoraŭ pro la Traktato de Versajlo.”

      Jes mi jam scias.

      “La pretendo, ke la hodiaŭaj judoj estus la islamanoj, estas ege stulta.”

      Kompreneble, la du ne estas tute la sama, sed ili similas. La malamo estas simila.

      “Sekve li traktas la genocidon kontraŭ la judoj kiel bagatelon.”

      ?!? Tiu estas tuta mensongo! Mi neniam faris tiun.

      “Kiam oni ne havas faktojn kaj argumentojn, oni ofendu la alian kun la alia opinio,”

      Mi ridas ĉar tion vi faris! Vi ne havas argumenton, nur insultojn.

      “Sed tia metodo estas tre faŝisma!”

      Vi tute ne scias kio estas faŝismo, ĉu ne? Nomi aliajn homojn kiel faŝistoj ne estas faŝista metodo, ĉu vi pensas ke Hitler kaj Mussolini faris tiun?

      Ŝati

Komenti