Ĉu ekzistas du movadoj?

Ekde kiam mi lernis Esperanton, mi ofte partoprenas en la movado. Mi multfoje iris al kongresoj kaj renkontiĝoj kie mi parolis kun aliaj esperantistoj. Mi ankaŭ multe uzas la interreton por skribi kaj legi kun aliaj esperantistoj. Mi ofte blogas kaj uzas Fejsbukon, Tviteron kaj Rediton.

Sed ŝajnas al mi ke ekzistas grandan dividon inter esperantistoj kiuj uzas la interreton kaj tiuj kiuj partoprenas renkontiĝojn. Fakte, apenaŭ iu apartenas al ambaŭ flankoj, interrete mi ne vidas kongresanojn kaj la interretantoj ne partoprenas kongresojn. Estas kvazaŭ du apartaj movadoj ezkistas en apartaj mondoj.

Mi havas unu piedon en la fizika, tradicia, persona, “vera vivo” movado (kiel ajn oni volas nomi ĝin) kaj unu piedon en la interreta, moderna movado. Mi partoprenas multajn kongresojn kiel UK, IJK, JES, SES, IJS ktp. Mi ankaŭ aktive blogas, uzas Fejsbukon, Tviteron kaj estas estrarano de la esperanta grupo en Redito. Sed saĵnas ke mi estas unu el tre malmultaj kiu agas tiamaniere. Mi renkontis preskaŭ neniu de Tvitero en vera vivo, kaj mi dubas ĉu la plimulto de Redito iam partoprenis renkontiĝon.

Se oni legas la ĉefajn esperantajn interretajn grupojn, oni vidas malmultan informon pri la tradicia movado. Ĝenerale la afiŝoj temas pri ŝercoj, bildoj, la persona vivo kaj “saluton mi estas komencanto” (ĉi tiu estas duono de la fejsbuka grupo). Malofte oni vidas informojn kaj diskutojn pri renkontiĝoj aŭ la kulturo. Fakte multaj interretaj komencantoj ne scias ke esperanta kulturo ekzistas ĉar oni vidas nenion pri libroj, muziko aŭ renkontiĝoj.

Kaj dum renkontiĝoj oni malofte diskutas la interretan movadon ĉar homoj simple ne konas ĝin. Mi eĉ renkontis kelkajn homojn kiuj tute ne aŭdis pri Evildea. La aliaj jubtubistoj kaj blogistoj ĝenerale estas nekonata. Mi konas multajn esperantistojn kiuj tre aktivas en la tradicia movado sed tute ne aktivas interrete. La Esperanto-Asocio de Irlando apenaŭ ekzistas interrete kaj donas malmultajn informojn pri la monate renkontiĝo.

Mi konas homojn kiuj pepas ĉiutage esperante sed neniam legis libron. Homoj kiuj ofte skribas kaj komentas sed ne konas UEA-n. Homoj kiuj havas grandan intereson en Esperanto, sed preskaŭ neniam renkontis alian esperantiston. Homoj kiuj forte laboras por krei libron aŭ muzikon, sed apenaŭ iu spektas ĝin. Anstataŭ, kiam oni vizitas interretan grupon, la plej populara afiŝo ofte estas iu fuŝtradukita bilstrio aŭ fama televida serio kiu uzis esperanton por tri sekundoj.

La plej granda kaj grava ekzemplo de ĉi tiu estas la Duolingo-kurso. Mi memoras kiel forte esperantistoj strebis por lanĉi tiun kurson. Mi memoras la antaŭĝojon de esperantistoj kaj kiel ni diskutis kiel ĝi ŝanĝos la movadon. Certe venos granda ondo de novaj esperantoistoj, oni diris. Tiu revivigos la movadon kaj plenigos klubojn, renkontiĝojn ktp. Oni diris ke la kurso estus la plej grava okazaĵo por Esperanto en multaj jaroj.

Sed kion okazis? La kurso certe estas granda sukceso, pli ol 600,000 homoj uzas ĝin. Sed ĝi havis preskaŭ nenia efiko sur la tradicia movado. La membraro de UEA kaj TEJO apenaŭ ŝanĝis kaj la numero de partoprenantoj ĉe renkontiĝoj samnivelas. Mi dubas ĉu kreskis vendojn de libroj, magazinoj aŭ albumoj. Kie estas la ondo de novuloj?

Se nur 2% de la novaj lernantoj aliĝus al la movado, tiu duobligus la membraron de UEA. La plej granda IJK iam ajn estis en 1987 kiam pli ol 1,000 homoj ĉeestis. Sed kun 600,000 lernantoj, certe estus tre facile atingi pli altan numeron, ĉu ne? Sed IJK estis pli malgranda ĉi-jare kaj UEA fakte perdis membrojn dum 2015 (oni ankoraŭ ne scias pri 2016). La interretan movadon kreskis sed la tradica movado ne ŝanĝiĝis. Ŝajnas ke la kresko de unu movado ne helpis la alian.

Sed kial? Eble la interretantoj ne vere zorgas pri Esperanto, ĝi nur estas bagatela, iu intereseto. Multaj homoj en Duolingo ŝatas nur provi lingvon kaj poste provi alian lingvon. Eble multaj duolinganoj nur provis esperanton por unu semajno kaj poste perdis intereson. Eble la tradiciaj esperantistoj estas tro maljuna kaj nesperta por uzi la interreton.

Do, kion faru? Mi mem provas konstrui ponton inter la du movadoj. Kiel estrarano de la Redit grupo, mi ofte afiŝas pri la tradicia movado. Mi provas farigi grupon kiu ne nur havas vantaĵon kaj negravaĵaĉon, sed ankaŭ informas homojn pri la grava laboro kaj kulturo de nia movado. Mi ankaŭ priparolas la interretajn grupojn kun miaj fizikaj amikoj.

Sed oni povas venigi ĉevalon al akvo, sed ne trinkigi ĝin. Mi povas afiŝi, skribi kaj informi sed mi ne sukcesos sole se neniu legos aŭ zorgos. Se homoj nur volas stultaĵojn, nur stultaĵojn ekzistos.

Do, kion vi povas fari? Se vi estas interranto, aliĝu al UEA kaj via loka klubo. Tiel vi helpas la movadon kaj informiĝas pri la kulturo. Subtenu esperantistojn kiuj aldonas al nia kulturo. Partoprenu renkontiĝojn. Se vi spertas en la tradicia movado, aliĝu interretajn grupojn kaj plibonigu ilin. Ili nur plibonigos se ĉeestas homoj kiuj diskonigos bonan informon kaj altkvalitiaĵon. Se vi malŝatas grupojn kiuj nur enhavas “saluton mi estas komencanto” afiŝojn, skribu pli bonan afiŝon kaj subtenu homoj kiuj ja faras.

Ni nur povas kunigi la du movadojn per via helpo kaj subteno.

35 pensoj pri “Ĉu ekzistas du movadoj?

    1. Saluton, Mi estas Fafah, esperantistino el Madagskaro sed nun vivas en Japanio,
      Mi komrenas ke vere estas du movadoj.Mi antaue paroprenis lokajn movadojn, cxar estis esperantista klubo en la urbo kie mi vivis.

      Sed la movado, kiel unu komentanto diris, estis iom enuiga, cxiuj estas cxiama komencanto, kaj kial paroli esperantojn inter popoloj kiuj komprenas tre bone unu la alian uzante la denaskan lingvon, sed pli, kelkaj estroj profitas multe pri gxi, Mi ne klarigos la detalon, cxar certe vi komrenos. Tamen, mi ne tuj foriris la movadojn. Mia vivkondicxo sangxis, mi vivis en alia urbo post mia studado, tie, ne estas esperantisto, do la reto estas la sola ilo kiun mi povas uzi se mi volas resti en kontakto kun esperantisto.Mi havas centojn da amikoj en fb, sed nur dekoj vere interparolas,diskutas kun mi, kaj kelkaj el miaj malnovaj korespondantoj ankau estas en fb.
      Mi vere volas partopreni internacian movadon, renkontigxon cxar mi neniam spertis tion, mia sola ilo estis membrigxi en pasporta servo, sed dum cxirkau 8 jaroj de membrigxo nur du esperantistojn mi gastigis, kaj unu polinon kiu ne estas esperantistino sed amikino de mia esperanta korespondantino, do, tie, reto kaj reala vivo kunlaboras ecx tre malofte estas rezulto.

      Nun, mi vivas en Japanio, dank al reto, mi jxus vespermangxis kaj diskutis kun iu usona esperantistino kiu ankau vivas en Japanio. Mia longdaura japana amikino multe helpis pri multaj aferoj cxi tie antau mia alveno, ecx ni ankorau neniam renkontis en reala vivo, sed reto helpis nin pri multajxoj en reala vivo.

      Tamen,vi tute pravas Robert, kiel estas du movadoj,en interetoj tamen estas interesa distuttemo de tempo al tempo, sed multaj preferas esti en reto cxar cxiuj povas esprimi lian sian ideon. Se en UEA, au aliaj, malmultaj povas vojagxi alilanden por partopreni, kaj estis oficisto ankau estas alia afero, kaj de nia tempo, kiu havas tempon iri por renkontigxi kaj diskuti ion? rete, oni povas diskuti en la trajno, atendante buson,noktomezon kiam ne venas dormemo.
      Kion ni povas fari? ne forgesi la celon de esperanto, amikeco, paco, rilatigo… rete, au fizika renkontigxo estas bona por mi, nur ne forgesu la ideon.

      Ŝati

  1. La problemo vere ŝajnas grava. Lasu min rakonti pri mi mem, eble mia situacio estas iom tipa.
    Mi estas “interretano” kaj iam komencis lerni Esperanton ĝuste pere de Duolingo. Kaj jes, mi komunikiĝas kun aliaj esperantistoj nur rete (Telegramo, Fejsbuko), fakte mi neniam eĉ parolis la lingvon buŝe. Mi eble ĝojus fari tion, sed ne ekzistas ea-klubo en mia urbo (mi konas nur 2 esperantistojn-samurbanojn, rete kompreneble). Krome, interkomunikiĝo kun samlingvanoj esperante tute ne interesas min – Esperanto ja estis kreita kiel internacia lingvo, ĉu ne?
    Rilate al renkontiĝoj… unue, je tiuj proksimaj (kiuj okazas en mia lando – Rusio) mi ne interesiĝas (pro kialoj, pri kiuj mi jam diris), due, ili iom timigas min, ĉar mi ne estas tro parolema ulo, kaj tie ĉeestos multe da nekonatoj…
    Pri diversaj esperantaj asocioj (UEA, TEJO kaj multe aliaj nekompreneblaj literoj)… eĉ unu penso pri ili enuigas min, kaj mi kredas ke mi ne estas nura tia. 🙂
    TAMEN, kvankam mi estas “interretano”, mi iom konas kaj estimas esperantan kulturon, mi scias pri ĝia historio, mi legas librojn, aŭskultas kantojn. Nia grupo eĉ provas traduki kantojn el aliaj lingvoj al Esperanto, registri nian kantadon kaj fari filmetojn por jutubo. 🙂
    Do, mi restas nur en unu el du movadoj, kaj verŝajne tio ne estas ŝanĝebla.

    Ŝati

    1. Saluton, Garsia. Ĉu mi povus fari al vi kelkajn demandojn pri via opinio?
      – Kiam vi diris “Pri diversaj esperantaj asocioj (UEA, TEJO kaj multe aliaj nekompreneblaj literoj)”, ĉu vi celis nur internaciajn organizojn aŭ ankaŭ ĉiujn kiuj ne estas urbaj?
      – Kial “eĉ unu penso pri ili enuigas” vin?

      Ŝati

      1. Saluton!
        Precipe mi celis diri pri internaciaj kaj ankaŭ grandaj naciaj organizoj. Verŝajne ili estas gravaj por nia lingvo, sed… kiel iaj ain organizoj ili unuavice subkomprenas iajn regorganojn, regulojn, devojn kaj ceteran burokratismon. Kaj ĝuste tion enuigas min. 🙂
        Mi ŝatas Esperanton kiel belega lingvo, kiel rimedo de internacia komunikado, kiel maniero trovi novajn amikojn, kiel fondo de literaturo kaj aliaj artoj. Sed mi fakte fajfas pri “movado”, oficiala agado, fina venko ktp.

        Ŝati

      1. Bonfartu, Boris. 🙂
        Mi certe konas vian lernolibron, ĉar mi uzis ĝin dekomence. Ĝi mojosas! Dankon al vi.
        Mi loĝas en Iĵevsko, ĉefurbo de Udmurtio.

        Ŝati

  2. Paralela Universo celas kunigi la du movaojn, komence en Ameriko. komencis en Nord-Amerika pastintjare en Aŭgusto. Ni esperas disvastigi ankaŭ al Sud-Ameriko venontjare, kaj poste, kiu scias? Ankaŭ Amikumu helpos pri la sama afero.

    Ŝati

  3. >Ĉu ekzistas du movadoj?

    Laŭ via difino, ekzistas multege da movadoj.

    >Mi ofte blogas kaj uzas Fejsbukon, Tviteron kaj Rediton.

    Mi uzas Fejsbukon iel. Tviteron mi ne uzas. Mi scias malmulte
    pri Redito. Eble vi povas doni al mi vian adreson ĉe Redito.

    >Sed ŝajnas al mi ke ekzistas grandan dividon inter
    >esperantistoj kiuj uzas la interreton kaj tiuj kiuj partoprenas
    >renkontiĝojn.

    Ne ĉiuj esperantistoj pensas same. Ni faras kion ni povas, aŭ
    tion kion ni ŝatas.

    Hodiaŭ estas facile uzi interreton. Vojaĝi al renkontiĝoj ne estas
    tiel facile. Eble mono mankas, eble tempo mankas, eble homoj
    ne ŝatas vojaĝi per aviadilo, aŭ malsaniĝas en aviadilo. Eble
    kunulo ne ŝatas ke la esperantisto vojaĝu.

    >Fakte, apenaŭ iu apartenas al ambaŭ flankoj, interrete mi ne
    >vidas kongresanojn kaj la interretantoj ne partoprenas
    >kongresojn. Estas kvazaŭ du apartaj movadoj ezkistas en
    >apartaj mondoj.

    Ŝajnas ke vi ne bone informiĝis pri ĉi tio. Mi estas “junulo”
    naskita en 1937 (79 jaraĝa). Mi jam parolis Esperanton en 26
    landoj. Lastatempe mi partoprenis Universalajn Kongresojn en
    Hanojo, Buenos Aires, Lille, kaj Nitra.

    Ĉirkaŭ la Lille Kongreso mi vizitis 7 eŭropajn landojn dum 43
    tagoj. Ĉirkaŭ la Nitra Kongreso mi vizitis 3 eŭropajn landojn
    dum 21 tagoj. Ĉirkaŭ la Kolombia Kongreso mi vizitis Bogoton,
    Kalion, Medeĝinon, kaj Bogoton, ekde la 3a ĝis la 24a de
    novembro. (lasta semajno)

    En Bogoto mi restis 10 tagojn. Mi dormis en domoj de 3
    esperantistoj. En Kalio mi restis 6 tagojn. Mi dormis en domoj
    de 2 esperantistoj. En Medeĝino mi restis 5 tagojn. Mi vizitis
    nur unu esperantiston.

    Mi jam parolis Esperanton en 26 landoj. Mi havas vastan retejon.
    Bonvolu viziti ĝin:

    http://esperantofre.com/edu/eepag.htm

    Mi konas multajn homojn kiuj multe esperantumas, vizitas
    renkontiĝojn, kaj havas retejojn, kaj/aŭ multe uzas interreton.
    Mi instruas Esperanton per retpoŝto al homoj kiuj komprenas
    la hispanan aŭ la anglan.

    >Sed saĵnas ke mi estas unu el tre malmultaj kiu agas
    >tiamaniere.

    Ne tiel malmultaj … sed en Esperantio la nombroj neniam estas
    tro grandaj.

    >Mi renkontis preskaŭ neniu de Tvitero en vera vivo,
    >kaj mi dubas ĉu la plimulto de Redito iam partoprenis
    >renkontiĝon.

    Mi ne uzas tiujn, sed mi iom uzas Fejsbukon, kaj mi multe uzas
    Fejsbukajn, Yahoo-ajn, kaj Google-ajn grupojn. Multege da
    homoj uzas tiujn grupojn.

    >Se oni legas la ĉefajn esperantajn interretajn grupojn, oni vidas
    >malmultan informon pri la tradicia movado.

    Ŝajnas ke multaj gravaj grupoj ne estas en viaj “ĉefaj” grupoj.
    Mi multe sekvas la movadon per tiuj grupoj.

    >(ĉi tiu estas duono de la fejsbuka grupo).

    “la fejsbuka grupo”: ĉu unu grupo?
    Ĉi tie estas listo de 73 Fejsbukaj grupoj:

    http://esperantofre.com/edu/grupoj.htm

    >Malofte oni vidas informojn kaj diskutojn pri renkontiĝoj

    http://eventoj.hu/2016.htm

    >aŭ la kulturo.

    Estas multege da retpaĝoj pri kulturo, ankaŭ estas kelkaj
    grupoj.

    >Fakte multaj interretaj komencantoj ne scias ke esperanta
    >kulturo ekzistas ĉar oni vidas nenion pri libroj, muziko aŭ
    >renkontiĝoj.

    Libroj (miloj): http://esperantofre.com/edu/libroje.htm

    Muziko, kantoj: http://esperantofre.com/edu/kantoj.htm

    Renkontiĝoj: http://eventoj.hu/2016.htm

    UEA Teko: http://uea.org/teko

    Estas multe da kulturo en Lernu.net kaj Edukado.net

    >Kaj dum renkontiĝoj oni malofte diskutas la interretan
    >movadon ĉar homoj simple ne konas ĝin.

    Dum la lastaj du Universalaj Kongresojn, oni konektis al la reto
    por ke homoj en la tuta mondo vidu tion, kio okazis dum la
    Kongreso. Ankaŭ same okazis en kelkaj Landaj Kongresoj kaj
    aliaj renkontiĝoj.

    En Youtube estas multege da videoj kiuj montras kio okazis
    en tiuj kongresoj.

    >Mi eĉ renkontis kelkajn homojn kiuj tute ne aŭdis pri Evildea.

    Evildea, videoj: http://esperantofre.com/edu/evildea.htm

    >Mi konas homojn kiuj pepas ĉiutage esperante sed neniam
    >legis libron. Homoj kiuj ofte skribas kaj komentas sed ne konas
    >UEA-n. Homoj kiuj havas grandan intereson en Esperanto, sed
    >preskaŭ neniam renkontis alian esperantiston.

    Neniu homo scias “ĉion” kio okazas en la mondo.

    Antaŭ kelkaj tagoj mi havis tre interesan eksperton en
    Medeĝino, Kolombio:

    Mi vojaĝis en vagono kun 8 seĝoj de kablo-tramo, kiu havas
    multege da pendantaj vagonoj. Estis multaj homoj atendantaj
    por eniri iun vagonon. Mi sidis en vagono kiu havis 8 homojn.
    Apud mi sidis profesorino pri biologio. Mi parolis al ŝi pri
    Esperanto. (en la hispana lingvo). En la sekvanta haltejo eniris
    du junuloj kiuj devis stari en la vagono. Mi daŭre parolis pri
    Esperanto. La junulo pri proksime al mi pardonpetis, kaj diris ke
    li lernas Esperanton per Duolingo.

    Mi donis al li mian karton. Sekvantan tagon ni parolis pli ol unu
    horo per Skajpo. Sekvantan tagon mi renkontis lin je la 9a
    matene, kaj forlasis lin je la 18:30. Ekde la 15:00 ĝis la 18:00 ni
    partoprenis renkontiĝon kun aliaj 4 esperantistoj.

    Li ĵus komencis lerni Esperanton per la reto, sed li jam estas
    movadano.

    >Homoj kiuj forte laboras por krei libron aŭ muzikon, sed
    >apenaŭ iu spektas ĝin.

    Kiel vi scias pri tio?

    >la plej populara afiŝo ofte estas iu fuŝtradukita bilstrio aŭ fama
    >televida serio kiu uzis esperanton por tri sekundoj.

    Tio montras ke la ne-esperantistoj komencas trovi Esperanton.
    Antaŭe tio ne okazis tre ofte. Kaj multfoje estas multe pli ol
    3 sekundoj.

    >La plej granda kaj grava ekzemplo de ĉi tiu estas la Duolingo-
    >kurso. Mi memoras kiel forte esperantistoj strebis por lanĉi tiun
    >kurson. Mi memoras la antaŭĝojon de esperantistoj kaj kiel ni
    >diskutis kiel ĝi ŝanĝos la movadon. Certe venos granda ondo
    >de novaj esperantoistoj, oni diris. Tiu revivigos la movadon kaj
    >plenigos klubojn, renkontiĝojn ktp. Oni diris ke la kurso estus
    >la plej grava okazaĵo por Esperanto en multaj jaroj.

    >Sed kion okazis? La kurso certe estas granda sukceso, pli ol
    >600,000 homoj uzas ĝin. Sed ĝi havis preskaŭ nenia efiko sur
    >la tradicia movado. La membraro de UEA kaj TEJO apenaŭ
    >ŝanĝis kaj la numero de partoprenantoj ĉe renkontiĝoj
    >samnivelas. Mi dubas ĉu kreskis vendojn de libroj, magazinoj
    >aŭ albumoj. Kie estas la ondo de novuloj?

    La plejmulto el tiuj nov-lernantoj estas studentoj, junuloj. Ili ne
    havas monon. Ili ne scias pri la movado. Iom post iom iuj el ili
    trovos la movadon. Mi ĵus malkovris unu el ili en Medeĝino,
    Kolombio. (hazarde)

    >UEA fakte perdis membrojn dum 2015 (oni ankoraŭ ne scias
    >pri 2016).

    Mi membriĝas ĉe UEA, Esperanto-USA, kaj SFERO, la
    SanFranciska regiona asocio. Ĝenerale, komencantoj ne tro
    rapide membriĝas en organizoj. Tio bezonas tempon, jaroj.

    >La interretan movadon kreskis sed la tradica movado ne
    >ŝanĝiĝis.

    Ankaŭ la retaj vendistoj pli kaj pli vendas, dum tradiciaj vendejoj
    suferas, eĉ malaperas. Tio ne estas afero nur de Esperanto.

    Mi vidas grandan viglecon en la “tradicia” movado.
    Eĉ la UEA Direktorino estas junulino, kaj geniulino.

    >Ŝajnas ke la kresko de unu movado ne helpis la alian.

    Ĉio helpas.

    >Eble la tradiciaj esperantistoj estas tro maljuna kaj nesperta
    >por uzi la interreton.

    Ĉu 79-jaraĝa estas sufiĉe maljuna. Mi konas kelkajn “junulojn”
    kiuj naskiĝis antaŭ ol mi, kiuj multe uzas interreton.

    >Do, kion faru?

    Vi faru kion vi povas, dum mi faras kion mi povas. Tiel
    Esperantio progresis dum la lastaj 129 jaroj. Nun estas
    multege pli facile.

    >Kiel estrarano de la Redit grupo, mi ofte afiŝas pri la tradicia
    >movado.

    Bonvolu montri adresojn.

    >Mi povas afiŝi, skribi kaj informi sed mi ne sukcesos sole se
    >neniu legos aŭ zorgos. Se homoj nur volas stultaĵojn, nur
    >stultaĵojn ekzistos.

    Ĉi tio ŝajnas iom egoisma penso. Estas multege da
    esperantistoj, kiel vi kaj mi, kiuj multe laboras por la progreso,
    kaj disvastigo de Esperanto. Ĉi tiu estas tre malfacila ago.
    Eble vi povas trovi pli facilan manieron.

    Estas tre interese legi viajn pensojn.

    Liked by 2 people

  4. Dankon, kara Matthew,
    pro via tre interesa envido en la internon de la esperantista “korpo”. Vi bone vidas, fakte trovighas pluraj, sed ne nur du movadtipoj. Jam Zamenhof sentis bezonon sin distancigi de la tipo al li (kaj same al mi) neplacha, tiu de profitsercho kaj egoisme motivita. Trovighas same divido inter la “eternaj komencantoj” kaj aliaj, kiuj per sia vivo pruvas, ke Esperanto tamen estas lingvo en plena kaj ne nur kripla formato kaj kvalito. Trovighas movado, kiu naive partoprenas la gheneralan ideologian, pseudfilozofian kaj falsreligian kredon de la 19-a jarcento, ke oni povus la mondon radikale kaj en bona senco shanghi, chu per revolucio, ech se sangoversha, kaj alia ne trovighas, chu per progreso en scienco kaj tekniko, chu per enkonduko de grandaj reformoj, chu per neutrala kaj komuna lingvo kiel Esperanto – kaj trovighas movado, kies protagonistoj, tre malmultaj, tamen akceptas la biblian konstaton pri la apriore malbona naturo de la homo pro ghia peka infekteco kaj ili tiel ne kredas, ke Esperanto povus forigi militojn, forigi malamon ktp., sed ili tamen vidas ghin racia kaj justa solvo, kiu povas al la homoj kaj nacioj helpi en iliaj plagoj, sen havi grandecajn iluziojn pri si kaj pri la homaro ghenerale. Trovighas movado de hobiuloj kaj tiu de la kulturserioziuloj. Trovighas movado de psikaj kaj siciaj malsanuloj, kiuj en Esperantujo esperas trovi helpon por siaj problemoj – kaj trovigas movado de psike kaj socie sanaj personoj, kiuj volas kaj pretas sian bonstaton dividi kun aliaj homoj kaj por tio uzas nian lingvon. La serion oni povus daurigi preskau senfine.
    Kaj nun, kara Matthew, bona novajho: chion-chi oni povas trovi ankau enkadre de propra gento au nacio. Nur tre malgranda percento de tiu au tiu nacio partoprenas en pleno de ghia ekzisto. Se vi kontrolas eldonkvanton de gravaj literaturaj au fakaj revuoj, vi renkontos surprizon, ke tiaj revuoj, aperantaj che grandaj kaj tradicirichaj kulture alteevoluitaj nacioj kiel la franca, la germana ktp., ne superas la eldonkvanton de similaj publicajhoj che dekone pli malgrandaj nacioj au ech en Esperanto. La germanan lingvon parolas cent milionoj da homoj – sed la lingvajhon de Goethe flegas kaj uzas nur kelkmil personoj. Chiuj aliaj utiligas nur la randan shelon de tiu granda lingvo. Mi supozas, ke chie estas la samo. Chu do ni ploru, ke da vere kvalifikitaj esperantistoj, kies lingvajho samnivelas al tiu de grandaj naciaj poetoj kaj pensuloj, ankau donas nur kelk mil nomojn?
    Vi absolute pravas, ke estus konsilinde sobrighi ankau rilate la usonan “miraklon” duolingo kun pli ol duona miliono da partoprenantoj. Same kiel uraganoj ne estas la normala vetera stato en Usono, ankau la “uragano” de duolingaj “novesperantistoj” ne estos la normala demografia stato de la usona esperantistaro. Mia gento (slovena) kutimas diri: Kiel akirinte, tiel perdinte. Tre tre vershajne la sama afero finos la ondegon de duolingo kaj aliaj similaj “sukcesegoj”.
    Kia konsekvenco do por unuopaj esperantistoj? Unue sobrigho: la “fina venko” de la homaj fortoj ne povas esti atingota, same kiel la justa socio, la bonkora kaj altkultura homo ne estas atingebla per homaj klopodoj, Biblio pri tio instruas kaj riche kaj dumhistorie konstante pruvas. Tio faras unu flankon de la monero. La dua tamen diras: Faru, kion vi prenas por bona, racia kaj justa, senkonsidere, chu la mondo tion alprenos kaj dankeme uzos kaj ne kondichigu vian laboron per utopia sukcespromeso!
    Kun estimo –
    Vinko Ošlak, Klaudiforumo, Austrio

    Ŝati

  5. Mi kunsentas kun vi, sed ne la konkludo.

    Mi ne pensas ke instigi homojn por helpi “la movadon” ne estas la plej taŭga maniero por instigi homojn partopreni.

    Se iu ne partoprenas la movadon, faru ĝin pli altira aŭ, simple, ne ĉiuj esperantistoj devas interesiĝi pri la movado. Se iu estas sufiĉe feliĉa per interreto, kial ĝeni rin por partopreni en klubo kaj riski ke ri perdos intereson ĉar en tiu urbo la esperantistaro estas malagrablaj, aŭ ajna kialo?

    Ĉu ne pli facilas instigi “movadanoj” partopreni en la sociaj retoj por ke ili montru (montri, eĉ ne instigi) la Esperantajn kulturaĵojn?

    Ŝati

  6. Mi lernis (kaj lernas, kaj lernos plu) Esperanton por ridi, kunligi, kaj aliaj ĝueblaj aferoj. Mi ne lernas Esperanton por disputeti kun ‘malsamideanoj’ – ni ambaŭ parolas la lingvon; tio sufiĉas laŭ mi.

    Homoj povas, kaj eble devus esti kuraĝigataj, uzi la lingvon iel ajn, ke ili volas. Multaj homoj (ekzemple mi) ne povas facile trovi aliajn E-istojn proksimajn. Vojaĝado estas multekosta, ambaŭ tempece kaj monece. Se sufiĉe da Esperantistoj marŝas en ĉiu urbo aŭ ie ajn, eble ni jam atingos nian finan venkon.

    Do ne zorgu pri ni la interretaj komencantoj, ĉar ni trovos vin ĉiujn baldaŭ.

    Ŝati

  7. “La ondego de duolingo kaj aliaj similaj “sukcesegoj” “:

    Ekde la komenco de (angla) Duolingo, ĉiu tago aldoniĝis 1100
    registritoj. (Antaŭ 18 monatoj, 28 majo 2015) Lastatempe
    tiu nombro estas iomete pli alta. La “ondego” ankoraŭ daŭris
    dum 18 monatoj.

    Eble la Duolingo-retejo estas usona, sed la plej grava
    kunlaboranto loĝas en Berlino. Oni taksas 40% de la registritoj
    esti usonanoj. La aliaj loĝas ie ajn ĉirkaŭ la mondo. Tiu lernanto
    kiun mi hazarde renkontis en Medeĝino, Kolombio, parolas
    la hispanan, sed li lernas Esperanton per la angla-Duolingo.

    Ŝati

    1. La plej fama kunlaboranto ĉe Duolingo estas usonano en Berlino, mi. Tamen la plej gravaj kunlaborantoj estas Ruth Kevess Cohen (angle) kaj Lucas Cerante (hispane). Dum mi preteriras al Amikumu, ili restas ĉe Duolingo kaj plulaboregas tie! 🙂

      Ŝati

  8. Mi estas uzanto de la interreto (por kaj per Esperanto) KAJ partoprenanto ĉe Esperanto-kunvenoj. Fakte, mi estas prezidanto de provinca Esperanto-asocio. Mi konas multajn tiajn Esperantistojn, inkluzive de la fama Evildea (la E-Jutubisto).

    Ŝati

  9. La lernadon de Esperanto dekomence paralizis la lernejaj gramatikaj okulŝirmiloj, pseŭdofacilige truditaj sur la instruadon (kiun Zamenhof tute ne intencis) kaj lernadon de Esperanto, kies konstruo estas tute fremda al la eŭropaj popoloj (laŭ Zamenhof, kiui mem jam estis tro maljuna por kapabli ekspliki kio estis al li tute klara infane en Belostoko, ĝis la aĝo de 13, post kiu ĉe la homo jam ĉesas lingvokreivo kaj eblas nur imitado. Kion oni povas imiti inter eternaj komencantoj?
    Kiu el vi legis la konfeson de Zlatko Tiŝljar “Mia saĝo post 50 jaroj de instruado de Esperanto”? Povra Boxer el Animala Farmo de George Orwell.

    Ŝati

  10. Tiu ĉi lasas unu gravan demandon sen respondo : ĉu oni vere bezonas la movadon ?

    Mi kelkfoje rimarkas ke la esperantujo estas kiel fermita grupo, kiu vivas por ĝi mem. Emilio Cid diris en Jutuba video ke oni eble devas uzi esperanton « ekster la ujo », kaj mi kredas ke li tute pravas.
    Mi neniam iris en kongreson, mi neniam estis ano de loka aux internacia asocio, kaj mi tre malofte praktikas la lingvon voĉe. Pro tio, mi devas eble ŝajni kiel fiesperantisto. Sed mi ja estas esperantisto.
    Oni eble ne devas forgesi ke esperanto estas lingvo antaux esti komunumo.

    Mi estas Franco kaj ja ekzistas kunvenoj de franclingvanoj. Mi ne iras tien, sed mi ja parolas la francan.
    Mi parolas la germana, sed mi malofte uzas ĝin, ekcepte kiam mi iras en Germanio aux Auxstrio, kaj mi neniam legis kompletan libron en la germana. Kaj tio tute ne gravas, ĉar mi ŝatas kaj disvastiĝas la kulturojn kiuj iras kun tiuj lingvoj : tio estas la plej grava punkto !

    Mi vere ne vidas kial havi du (aux pli) malsamajn movadojn estas problemo, la sola grava demando devus esti : ĉu ili montras vivantan lingvon kaj helpas ĝin pli malpli disvastiĝi ? Mi pensas ke jes.

    Liked by 1 persono

    1. Jes. Ni bezonas la movadon por ke ni povu aĉeti librojn, kaj
      filmojn, kaj por organizi renkontiĝojn, kaj multajn aliajn aferojn.

      “oni eble devas uzi esperanton « ekster la ujo » ”
      Ĉu vi parolos la rusan lingvon al homoj kiuj ne komprenas
      la rusan? Verŝajne vi parolas vian denaskan lingvon nur
      al tiuj kiuj komprenas ĝin.

      “esperanto estas lingvo antaux esti komunumo.”
      Esperanto povas esti la nura tia lingvo. La aliaj lingvoj unue
      havis komunumojn kiuj evoluigis tiujn lingvojn.

      Esperantio ne estas fermita. Ĝi bonvenas ĉiujn homoj kiuj volas
      uzi Esperanton. Multege da Esperantistoj havas retejojn kiuj
      invitas ne-esperantistoj por lerni la lingvon. Ankaŭ mi.

      Se Esperantio estus fermita, nek vi nek mi konus Esperanton.
      Ni konas Esperanton cxar Esperantio estis malfermita al ni.

      http://esperantofre.com/edu/lernia.htm

      http://esperantofre.com/edu/eepag.htm

      Ŝati

  11. Vi tute pravas!
    Bonega teksto!

    Tio estas granda problemo al esperanto.
    Mi opinias ke la membroj de du movadoj ambaŭ kulpas. La malnova movado ŝajnas manki la intereso pri la intereta generacio, kaj la intereta generacio ŝajnas scii nenion pri la malnova movado.

    La malnova movado devas agi unue kaj ekreklami siajn agadojn je fejsbuko, tvitero kaj pli. Montri al la interreta ĝeneracio la kulturon de Esperanto.

    Ŝati

  12. Mi opinias, ke la afero, pri kiu skribas la aŭtoro, ne nur en E-movado ekzistas, sed ĉie ajn. Sociologoj jam sufiĉe delonge paroladas pri ekzistado de du apartaj generacioj: “online” kaj “offline” (mi ne scias kiamaniere esperantigi ĉi tiujn terminojn). Kaj en reala vivo interesoj de la “onlajna generacio” preskaŭ neniam renkontiĝas kun interesoj de la “oflajna generacio”.

    Ŝati

  13. Interesa artikolo, dankon. Mi mem estas “interretano”. Por mi estas pli interese scii pri ĉiutaga vivo de homoj en diversaj landoj ol pri la Esperanta kulturo.
    Mi opinias, ke se homoj libere komunikiĝas Esperante, eĉ ne sciante pri la movado – tio signifas, ke Esperanto vivas.

    Ŝati

    1. Ĉu nur du movadoj?

      Ĉiu jaro okazas renkontiĝo de familioj kiuj gefiloj parolas Esperanton. Ĉu tio estas reta-movado aŭ movada-movado?

      https://familioj.wikispaces.com/REF

      Ĉiu dua monato okazas “Internacia Esperanto-Sumoo”, por ke homoj legu esperantajn librojn.

      https://eo.wikipedia.org/wiki/Internacia_Esperanto-Sumoo

      https://www.facebook.com/groups/759066970888217/

      Ĉina Radio Internacia dissendas esperantan programon ĉiutage. Ĉu tio estas reta-movado aŭ movada-movado?

      http://esperanto.cri.cn/

      Vinilkosmo kreas kaj vendas esperantan muzikon. Ĉu tio estas reta-movado aŭ movada-movado?

      http://www.vinilkosmo.com/vko/shop.php?lng=e

      http://esperantofre.com/edu/kantoj.htm

      UEA (Universala Esperanto-Asocio, World Esperanto Association) kaj multaj aliaj retbutikoj vendas librojn kaj aliajn esperantaĵoj. Ĉu tio estas reta-movado aŭ movada-movado?

      http://katalogo.uea.org/

      https://esperanto-usa.org/retbutiko/

      http://www.esperanto.be/fel/but/

      Sinjoro Richard Delamore, pli konata kiel Evildea, afiŝas multege da esperantaj filmetoj en Youtube. Ĉu tio estas reta-movado aŭ movada-movado?

      http://esperantofre.com/edu/evildea.htm

      Dum tri semajnoj en novembro 2016, mi vizitis tri urbojn en Kolombio. Mi loĝis en domoj de 6 esperantaj familioj. Mi kontaktis ilin per retpoŝto (ĉu reta-movado?), sed vizitis ilin en iliaj domoj. Mi ankaŭ renkontis aliajn esperantistojn. (ĉu … kia movado?)

      http://esperantofre.com/edu/eepag.htm

      http://esperantofre.com/faktoj/kiale.htm

      Tiuj retanoj kiuj diras ke ili neniam parolis Esperanton, povas tre facile paroli kun homoj de aliaj landoj per Skajpo aŭ iu alia tujmesaĝilo. Mi kredas ke oni devas paroli Esperanton.

      Tiuj homoj kiuj ne povas vojaĝi, povas ricevi vojaĝantoj de aliaj landoj.

      https://pasportaservo.org/

      Estas multege da Esperanto-parolantoj kiuj faras la plej diversajn aferojn, kelkfoje solaj, kelkfoje per grupoj. Ĉu ĉiuj el tiuj agadoj estas malsamaj movadoj?

      Ĉio kunlaboras al la uzado de Esperanto. Oni ne povas diri ke ĉiu uzado estas alia movado.

      Forgesu pri movado. Uzu Esperanton.
      Sed oni ĉiam povas helpi la esperantajn organizaĵojn. Bonvolu membriĝi en kelkaj el ili (najbara, regiona, nacia, monda)

      Ŝati

      1. Ĉiu jaro okazas renkontiĝo de familioj kiuj gefiloj parolas Esperanton. Ĉu tio estas reta-movado aŭ movada-movado?

        Tiu klare estas la tradicia movado ĉar ĝi ne okazas per la interreto.

        Ĉiu dua monato okazas “Internacia Esperanto-Sumoo”, por ke homoj legu esperantajn librojn.

        Interreta movado

        Ĉina Radio Internacia kaj Vinilkosmo

        Iomete ambaŭ sed pli proksime al la tradicia movado

        UEA (Universala Esperanto-Asocio, World Esperanto Association) kaj multaj aliaj retbutikoj vendas librojn kaj aliajn esperantaĵoj. Ĉu tio estas reta-movado aŭ movada-movado?

        UEA estas la ĉefa ekzemplo de la tradicia/movada movado

        Sinjoro Richard Delamore, pli konata kiel Evildea, afiŝas multege da esperantaj filmetoj en Youtube. Ĉu tio estas reta-movado aŭ movada-movado?

        Evildea estas la ĉefa ekzemplo de la interreta movado

        Saĵnas ke vi vere ne komprenis la artikolon.

        Liked by 1 persono

  14. Mi ne estas komencanto sed mi scias mi bezonas plibonigi mian esperanton. Estas urbaj renkontigxoj cxi tie sed mankas al mi tempon por tio. La interreto helpegas min. Certe estas du movadoj sed ili kunmarsxas al sama celo!

    Ŝati

  15. Saluton, Robert!

    Dankon pro la interesa temo.

    Mi opinias, ke diferenco inter la “tradicia” kaj la “reta” movadoj okazas pro tio, ke ili formiĝas en diversaj kondiĉoj. Antaŭ disvastiĝo de la Interreto oni povas uzi Esperanton praktike nur enkadre de strukturoj de la tradicia movado (ja ĉi tiuj strukturoj aperis siatempe ĝuste por plifaciligi uzadon de la lingvo). Rezulte okazis siaspeca “natura selektado”: en la movado restis nur tiuj, kiujn interesis formoj de ĝia agado, aliaj aŭ tute forlasadis lernadon de Esperanto aŭ ĝia kono restis ĉi ili pasiva. Nuntempe per la reto oni povas senprobleme lerni la lingvon memstare kaj uzi ĝin por komunikado sen bezono turni sin al la tradicia movado. Do ĉi tiu selektado jam ne plu funkcias kaj Esperanton lernas kaj aplikas homoj kun aliaj interesoj kaj gustoj, ol tiuj, kiuj estas prezentitaj en la tradicia movado. Do ne estas mirinde, ke la “retaj” movadanoj ne sentas intereson al la “tradiciaj”. Problemo estas, ke ili ankaŭ ne povas ekscii pri aĵoj el la “tradicia” Esperanto-kulturo, kiuj povus esti interesaj kaj utilaj por ili (Esperanta literaturo k.a.).

    Liked by 1 persono

  16. Estas lokoj kie sen la reta movado ne estus esperantistoj. Mi logxas en Tajvano kie estas tre eta grupo de esperantistoj, malpli ol 30 homoj en lando kie logxas 20 milionoj da homoj. Kial? Unue cxar la tradicia movado neniam helpis. Ekzemple, por UEA, pro politiko, Tajvano ne estas lando kaj la asocio ne ekzistas (sed ni ekzistas kiam ni partoprenas kongresoj, cxar ni ankaux havas monon). Estas nun en la insulo du homoj kiuj instruas. Cxar estis nur kursojn por komencantoj, kiam mi volis trovi kurson por plibonigi mi uzis la reto kaj finfine mi rete lernas kun Boris Kolker per Vojagxago en Esperanta Lando. Sen la reto mi delonge kabeus.

    Ŝati

Komenti