Kiel ne organizu Esperanto-renkontiĝon

Antaŭ du semajnoj, mi vojaĝis eksterlanden por Esperanta renkontiĝo, la Internaciisma Renkontiĝo en Katalunio. Ĝi havis bonajn momentojn sed kelkaj aliaj momentoj vere ĝenis min. Mi scias ke Esperantistoj ne ŝatas plendi pri aliaj Esperantistoj (ni estas samideanoj) sed la problemoj tiom ĉagrenis min ke mi ne partoprenos tiun renkontiĝon denove. Mi ne volas ataki la katalunojn, sed kiam oni vojaĝas longe por partopreni, oni rajtas atendi bonorganizitan renkontiĝon.

Mi vere ne volas ofendi iun, sed mi scias ke Esperantistoj kaj organizantoj estas normalaj homoj. Ili faras erarojn same kiel ni ĉiuj. Eĉ organizantoj ne scias ĉion. Fakte mi vidis la samajn problemoj ĉe kelkaj aliaj renkontiĝoj. Do mi esperas ke ĉi tiu blogero ne estas nur plendaĉo, sed ankaŭ utila konsilo por ĉiuj organizontoj. (Oni povas nomi ĝin “Roberto nur ĉiam kritikas”)

  1. Ne parolu Esperanton

Laŭ mi, estas evidente ke oni parolu Esperanton dum Esperanta renkontiĝo. Kial vojaĝu al renkontiĝo se la temo ne interesas vin? Se vi volas paroli vian nacian lingvon, kial ne restu hejme? Por multaj homoj la ŝanco paroli esperante malofte okazas, do ili devas vojaĝi kaj pagi por la ŝanco. Imagu se post tiu, oni nur trovas homojn parolante alian lingvon. Mi komprenas ke ĉiam estas komencantoj kaj mi ĉiam helpas lernantojn kaj homoj kiuj provas paroli la lingvon. Sed vere ĝenas min kiam homoj kiuj ja povas paroli ne faru aŭ eĉ ne provu. Kiam eĉ la organizantoj krokodilas kaj prifajfas la lingvon, tiu signifas ke partopreno estas nur malŝparo de tempo.

Dum la renkontiĝo, mi apenaŭ aŭdis esperanton, saĵnas ke la plejaparto de la partoprenintoj pensis ke esperanta renkontiĝo estis taŭga loko por praktiki sian denaskan lingvon. Tiu kaŭzis multajn problemoj, ne nur ĉar mi ne komprenis ĝin. Fakte mi volis filmi iom de la renkontiĝo, sed mi ne povis filmi la homoj kiam ili babilis, ĉar ili ĉiam uzis la katalunan (anstataŭ mi nur filmis prelegojn kaj faris intervjuojn).

Ĉi tiu ne estas la unua fojo mi havis tian problemon. Se tro multaj homoj de unu nacio ĉeestas en la renkontiĝo, ili simple uzos tiun lingvon. Pro tio mi ne ŝatas partopreni naciajn kongresojn, nur internaciajn (fakte mi neniam partoprenis renkontiĝon en anglaparolanta lando do neniam povis krokodili ofte). Ankaŭ ĉi-jare la Tutslovakia Kongreso iĝis la Tutslovaklingva Kongreso kaj mi kaj unu italo dronis en maro de nekomprenecon. Se ni nur havis ian komunan lingvon!

  1. Svingu la flagon de naciismo

Por mi, Esperanto temas pri internaciismo, pri kunlaboro inter landoj kaj popoloj. Ne gravas de kie vi venas, ni ĉiuj estas Esperantistoj. Ni ne estas irlandanoj kun britoj, francoj kun germanoj, sed homoj kun homoj. Se mi pravas kaj ĉi tiu estas Esperantismo, saĵnas ke neniu informis la katalunojn. Kvankam la nomo estis Internaciisma Renkontiĝo, saĵnas ke la partoprenintoj mislegis ĝin kiel “Katalunisma Renkontiĝo”

Krom ĉiam parolante la katalunan kiel mi jam diris, saĵnas ke la homoj nur volis priparoli sian landon, lingvon kaj naciecon (Kia lingvo estas Esperanto! Oni povas uzi ĝin por paroli kun viaj samlandanoj pri kiel bonega via lando estas!). Kiam mi diris ke ĉi tiu estis mia unua vizito al Hispanio, oni tuj riproĉis min (Ne diru tiun! Ĉi tie estas Katalunio!). Mi neniam vidis la esperantan flagon dum la semajnfino sed vidis multajn katalunajn flagojn. Eĉ dum la solena malfermo, la prezidanto plendis ke UEA ne agnoskis la katalunan grupon kiel landa asocio kaj deklaris lian subtenon por kataluna sendependeco! Poste li ŝanĝis lian paroladon al la katulana lingvo (Internaciismo? Kio estas tio?).

Se vi pensas ke via lando estas la plej bona kaj la plej interesa, kial lernu Esperanton? Se nur via lando interesas vin, kial lernu internacian lingvon? Por mi nenio pli tedas ol homoj kiuj parolas pri kiel bonega sia lando estas, simple ĉar ili naskiĝis tie. Iam mi trovas naciistoj en Esperantujo, sed neniam tiel granda grupo kiel la katalunoj. Eble tiu estas ĉar la Kataluna Esperanto-Asocio organizis ĝin, poste oni diris al mi ke naciismo estas sia oficiala kredo, kaj ke la kataluna sekcio de la Hispana Esperanto-Federacio pli neŭtralas. Neniu venis de la aliaj partoj de Hispanio.

  1. Prifajfu la loĝejon

Neniu iras al esperanta renkontiĝo antendate palacon aŭ luksejo, nur bazaj aferoj. Sed dum la renkontiĝo mankas al ni eĉ tiun. La loĝejo ke la organizantoj trovis nur estis malplena ĉambro en iu kelo. Nek lito, nek duŝejo, nur planko. Mi dormaĉis tiujn du noktojn. Oni diris ke ĝi estis malmultkoste, sed duono de la partoprenintoj ne duŝis dum la renkontiĝo!  Se multaj de viaj partoprenantoj estas malpure, malkomforte kaj (versaĵne) malbone odoras, vi havas problemon.

  1. Lasu la partoprenantojn surstrate

Kiam ni alvenis por la renkontiĝo, ni devis atendi du horojn sidante surstrate ĉar la kongresejo estis ŝlosita. Kiam la organizantoj alvenis, ili ne sciis kie estis la malŝlosilo aŭ kion fari. Sed tiu okazis kelkfoje dum la renkontiĝo. Kelkfoje, oni ŝlosilis la kongresejon por kelkaj horoj (ekzemple dum tagmanĝo) kaj estis nenion por fari. La organizantoj ne helpis, ne trovis solvon. Atelieroj estis maltrafita, la organizantoj malaperis, do surstrate ni sidis.


 

Mi esperas ke mi ne tro plendis dum ĉi tiu blogero, kaj mi ne malamas la katalunojn aŭ la organizintojn. Ili versaĵne neniam denove invitos min, sed mi ne volos partopreni se tiaj problemoj okazos. Mi esperas ke ĉiuj organizontoj legos ĉi tiun kaj lernos. Homoj iras (ofte longdistance kaj multkoste) al esperantaj renkontiĝoj por paroli esperante. Organizantoj devas forte labori por ke homoj uzu nian lingvon, principe se ĉeestas eksterlandanoj. Se prifajfas eĉ la organizantoj, la partoprenantoj ankaŭ ne zorgu.

Memoru organizi eĉ la bazajn aferojn, ne pensu nur pri kiu taŭgas por vi, sed kiu taŭgas por la partoprenantoj. Estas bona por vi se vi povas trovi malmultkostan loĝejon, sed se mankas duŝejon, ĉu vere taŭgas? Se vi volas paŭzon posttagmeze, almenaŭ lasu iun aŭ ie por la partoprenantoj. Ĉiam havas laboranto kiu povas helpi, do se problemoj okazas, la homoj ne estas perditaj kaj forgesitaj.

Se vi nur volas paroli vian lingvon, diskuti vian landon kaj svingu vian flagon, eble Esperanto ne taŭgas por vi. Se vi nur volas krei muron inter via lando kaj alia lando, eble vi miskomprenis la celon de Esperanto. Se neniu de viaj samlandanoj (aŭ almenaŭ samŝtatanoj) venis ĉar ili ne sentas sin bonvena, eble vi ne volas internacian lingvon.

Kaj mi petegas, provizu duŝejon.

16 pensoj pri “Kiel ne organizu Esperanto-renkontiĝon

  1. Estimata Robert,

    Mi subskribus plurajn el viaj kritikoj de la Internaciisma Renkontiĝo, ĉefe la unuan: neniam estas maltro da krokodilado en esperantaj renkontiĝoj kaj mi esperas ke via atentigo incitos niajn asocianojn ekzerci sin pli diligente al uzado de la lingvo kaj plialtigo de sia lingvonivelo.

    Tamen, vian kritikon pri la “naciisma’ karaktero de nia kunveno mi akre kontraŭas, kune kun via kompreno de la celoj de esperantismo mem. Memoru miajn demandojn al vi, kiujn vi ne povis respondi: “Kial vi estas esperantisto?” kaj “Kial la angla ne sufiĉas?”. Memoru ankaŭ kiel aŭtomate kaj senpripense, en tiu kataluna restoracio, vi petis anglalingvan menuon kaj ĝeniĝis pro manko de ĝi. Laŭ ĉiuj neesperantistoj, la angla lingvo jam plenumas ĉiujn praktikajn bezonojn de internaciismo, se kiel “internaciismon” vi komprenas, laŭ viaj vortoj, nur kaj simple “kunlaboron inter landoj kaj popoloj” tiel por komercaj kiel por politikaj kaj bonfaraj celoj—internaciaj neregistaraj organizoj ja uzas la anglan ĉiutage. Por konsciaj esperantistoj, tamen, tiel banala internaciismo ne sufiĉas: la nemalhavebla antaŭkondiĉo estas, ke internaciismo sin bazu sur lingva egaleco, ne nur inter regnoj sed ankaŭ en ilia interna organizo. Tiel ni alvenas al la paradokso, ke post la fina venko de la angla pli kaj pli da homoj alvenas al Esperanto tra la vojo de “naciismo”, pro ia vundita memestimo pri la digno de ilia gepatra lingvo.

    Vi citas la paroladon de Zamenhof en Bulonjo-sur-Maro por peti, ke esperantistoj en esperantaj kongresoj estu nur “homoj kun homoj”. Permesu ankaŭ al mi citi la Deklaracion pri la Esenco de Esperantismo, amase aprobitan en tiu unua UKo, laŭ kiu Esperanto “povus servi kiel paciga lingvo de publikaj institucioj en tiuj landoj, kie diversaj nacioj batalas inter si pri la lingvo”. Se Zamenhof estus samspeca ‘internaciisto’ kiel vi, li ne kreus Esperanton, sed estus proponinta al siaj judaj, polaj kaj germanaj kuncivitanoj de Bjalistiko senĝene alpreni kaj uzi la oficialan rusan lingvon de la Carisma Imperio kiel propran (kiel faris irlandanoj en la Brita Imperio, alprenante la anglan). Ne tion li faris, ĉar por li vera internaciismo ne egalsignifis sennaciismon, kaj li konsciis ke paco kaj internaciismo fonditaj sur lingva malegaleco neniam estos fortikaj. Irlando mem kaj ĝiaj interkomunumaj kvereloj bone montras kiel malegala forigo de lingvaj baroj solvas nenion eĉ kiam ĉiuj jam parolas la saman lingvon.

    Krom egaleco, alia kondiĉo de vera internaciismo estas solidaremo kaj komprenemo al tiuj pli senhelpaj, kio tre mankas al vi. Vi diris ke sendependiĝo ne solvis la problemojn de Irlando, sed tute ne ŝajnis kompreni kial viaj prapatroj batalis por ĝi, ofte perdante sian vivon, nek kial nin katalunojn obsedas sendependiĝo kaj atingo de propra ŝtato. Se paroli pri mankantaj duŝoj, vi estas kvazaŭ freŝa sinduŝinto kiu en vintro plendas ke odoraĉas apudulo, en kies hejmo mankas varma akvo, kaj plie estas sufiĉe cinika por prediki al la alia ke duŝejoj ne estas tiel bezonaj, ke malvarmaj duŝoj estas tre sanigaj, ktp. Vi plendas pri la multaj sendependismaj flagoj svingitaj ne tiom en la kongresejo mem, kiom en la stratoj de la urbo, mi pensas. Se vi estus iom scivolema kaj demandus, vi scius ke nuntempe la hispana registaro juĝe persekutas multajn katalunajn urbestrojn pro svingado de tiu flago en urbodomoj, kaj ke katalunaj civitanoj tiel montras sian apogon kaj solidarecon al siaj elektitaj regantoj, aŭ ke homoj kaj sportaj asocioj kiel Barça mem estas monpunataj pro ĝia svingado en stadiumoj. Se vi estus iom kompatema, vi almenaŭ provus imagi kion vi sentus, se svingi la flagon de la Irlanda Respubliko estus krimo en Irlando. Sed ne, vi volas ke esperantismo estu kvazaŭ sterilizita eburturo, tute fremda al la zorgoj de niaj kuncivitanoj. Ni katalunaj esperantistoj ne volas esti iu kosmopolita elito, malsolidara al ili. Vi venis kaj ŝokis vin konstati, ke estas esperantistoj kies sento pri la principoj kaj celoj de esperantismo tute malsamas de via. Se vi nek lernis nek komprenis, kaj nur indigniĝis mallarĝanime, diru, entute kial vi estas esperantisto?

    Ŝati

    1. Saluton Ruben, ne suprizas min ke vi respondis aŭ ke vi malkonsentis. Almenaŭ ni konsentas pri la krokodilado.

      Memoru miajn demandojn al vi, kiujn vi ne povis respondi: “Kial vi estas esperantisto?” kaj “Kial la angla ne sufiĉas?”.

      Mi memoras ke vi demandis sed ĉu vi forgesas ke mi ja respondis? Mi lernis Esperanton ĉar ĝi estas pli facila kaj neŭtrala ol la angla.

      Memoru ankaŭ kiel aŭtomate kaj senpripense, en tiu kataluna restoracio, vi petis anglalingvan menuon kaj ĝeniĝis pro manko de ĝi.

      Kompreneble mi petis anglan menuon, mi komprenas nek la hispanan nek la katalunan. Kiel mi povas mendi se mi ne povas kompreni? La manko ne ĝenis min, sed la fakto ke neniu volis traduki aŭ klarigi al mi, vere ĝenis min. Ne temas pri lingvoj, temas pri ĝentileco.

      Laŭ ĉiuj neesperantistoj, la angla lingvo jam plenumas ĉiujn praktikajn bezonojn de internaciismo

      Krom neŭtraleco. La manko de neŭtraleco estas la kerno de ĉi tiu blogero kaj miaj plendoj pri la renkontiĝo.

      Se Zamenhof estus samspeca ‘internaciisto’ kiel vi, li ne kreus Esperanton, sed estus proponinta al siaj judaj, polaj kaj germanaj kuncivitanoj de Bjalistiko senĝene alpreni kaj uzi la oficialan rusan lingvon de la Carisma Imperio kiel propran (kiel faris irlandanoj en la Brita Imperio, alprenante la anglan).

      Vi tute miskomprenas min kaj versaĵne Zamenhof ankaŭ. Mi ne volas subpremi aliajn lingvojn aŭ ke homoj nur parolas unu lingvon. Mia kompreno de Zamenhof estas ke li volis anstataŭigi la batalojn pri lingvoj, ne aldoni al ĝin.

      Irlando mem kaj ĝiaj interkomunumaj kvereloj bone montras kiel malegala forigo de lingvaj baroj solvas nenion eĉ kiam ĉiuj jam parolas la saman lingvon.

      Komuna lingvo helpas interkomprenon, sed ne sole kreas ĝin. La fakto ke Irlandanoj kaj Britoj havas komunan denaskan lingvon fakte helpas interkomunikadon kaj signifas unu malpli muro inter ni. Mi povas facile amikiĝi kun Britoj, sed mi ne povus sen komuna lingvo.

      Se paroli pri mankantaj duŝoj, vi estas kvazaŭ freŝa sinduŝinto kiu en vintro plendas ke odoraĉas apudulo, en kies hejmo mankas varma akvo, kaj plie estas sufiĉe cinika por prediki al la alia ke duŝejoj ne estas tiel bezonaj, ke malvarmaj duŝoj estas tre sanigaj, ktp.

      Pli bona metaforo – du malpuraj homoj atendas duŝon. La unua duŝas sed tiu ne solvis la problemon. La akvo estas tiom malpura ke ĝi tute ne helpas. Li provas diri al la dua homo sed li ne kredas lin. Mia lando provis la duŝejon sed ni ankoraŭ havis tiel multajn problemojn poste kiel antaŭe. Sed vi ne volas kredi min.

      Vi plendas pri la multaj sendependismaj flagoj svingitaj ne tiom en la kongresejo mem, kiom en la stratoj de la urbo, mi pensas.

      Tiu nur estis unu ekzemplo por klarigi la etoson.

      Sed ne, vi volas ke esperantismo estu kvazaŭ sterilizita eburturo, tute fremda al la zorgoj de niaj kuncivitanoj

      Ne mi nur pensas ke ekzistas pli grandaj kaj gravaj problemoj ol la svingado de flagoj. Oni povas plenigi la landon per flagoj, sed tiu ne trovos laboron por homoj, ne kreos bonan sansistemon, edukadsistemon, transportsistemon ktp. Mi preferas se Esperantistoj zorgas pri duŝejoj anstataŭ flagoj. Laŭ mi, pli gravas se la renkontiĝo havas necesejon ol se ĝi havas flagon kaj nacian solidarecon.

      Se vi nek lernis nek komprenis, kaj nur indigniĝis mallarĝanime, diru, entute kial vi estas esperantisto?

      Kaj vi? Vi nur insultas min, ĉu vi vere pensas ke post via malbeno, mi subite amos katalunion? Ĉu vi pensas ke se vi sufiĉe ofendas min, tiel mi ŝanĝos mian pensmanieron? Poste sufiĉaj insultoj, mi amos la katalunan landon kaj flagon?

      Se vi nur volas paroli pri vian landon, vian naciecon, vian flagon kaj malŝatas kiam eksterlandano ne sentas same, kial vi estas Esperantisto?

      Ŝati

  2. Sklavo volis ribeli kaj forkuri el la povo de sia mastro. Lian planon aŭdis ekssklavo, kiu vivis kiel almozulo en mizera kabano. Tiu admonis la sklavon jene: “Ne serĉu liberecon, ĉar ĝi estas malbeno! Kvankam mia mastro multe min laborigis kaj foje batis min, li garantiis mian ĉiutagan panon kiom ajn modestan, kaj ŝirman tegmenton; ĉe li mi nenion devis decidi je risko erari, nek timis morton pro malsato, nek perdon de mia domo aŭ aliaj privataj posedaĵoj. Obeu vian mastron, ĉar li certe scias kiel disponi pri via persono, pli bone ol vi mem.” La sklavo respondis: “Se libereco estas tiel peza ŝarĝo por vi, ĉu vi bonvolos revendi vin al mia mastro, kaj aĉeti mian liberecon per la via?”. La ekssklavo silentis embarasita kaj foriris.

    Ŝati

    1. Ĉu vere? Ĉu vivo sub Hispana rego estas sklaveco? Mi pardonpetas, mi pensis ke Hispanio estis libera lando, mi ne vidis la ĉenojn. Aŭ eble vi troigas.

      Tiu estas via problemo Ruben, vi nur volas aŭskulti vian voĉon. Fakte, laŭ vi, neniu eĉ rajtas kontraŭdiri ion ajn. Vi diras ke homoj de sendependaj landoj ne rajtas diskuti katalunian sendependecon. Do efektive nur katalunoj aŭ nur homoj kiuj konsentas kun vi, rajtas diskuti la aferon. Se vi nur volas aŭskulti katalunojn parolante pri katalunio, kial ne simple paroli la katalunan? Kial lerni internacian lingvon se vi rifuzas aŭskulti eksterlandanojn kaj pensas ke ili devas silenti?

      Liked by 1 persono

  3. Saluton al cxiuj.

    Mi kompreneble ne povas komenti pri la organizo de renkontigxo kiun mi ne partoprenis. Aliflanke, mi ja havas ion por diri pri via debato pri naciismo kaj Esperanto kongresoj.

    Mi kredas ke Ruben iom miskomprenas la komentoj de Robert. Mi ne kredas ke Robert refuzas la ideon de lingva neuxtraleco kaj egaleco, aux lernis Esperanto nur por praktikaj kialoj da komunikado. Mi kredas ke li simple iom indigxnigxis pro la konstanta Kataluna naciismo kiu estas tre videbla en la Kataluna Esperanto movado. Efektive, la konstanta svingado da Katalunaj flagoj kaj la konstanta obsedo pri Katalunio kaj la Kataluna povas esti iom surprizaj en movado kiu gxenerale estas tre internaciisma.

    Unu flanke, estas vere ke la naciismo de popolo sen sxtato ne povas esti kumparata al la naciismo de potencaj landoj. Se mi irus al la Franca kongreso kaj gxi estus plena je Francaj flagoj, mi pli sxokigxus. Kataluna naciismo estas iu sense pli komprenebla. Estas facile diri ke la Hispana movado estas “pli neuxtrala”, sed tio estas cxar ili subtenas la nunan “status quo” en Hispanio. De tiu vidpunkto mi komprenas la Katalunoj. Se multaj Katalunaj Esperantistoj kredas ke ilia regiono ne estas en Hispanio, ili rajtas diri tion al vi. Se la prezidanto subtenas sendependeco, li ankaux rajtas diri tion (sed li devus fari tion Esperante. Krome, la solena malfermo ne estas la jxusta momento). Mi ankaux ne kredas ke la argumento ke sendependeco ne solvis la problemoj de Irlando estas tre konvinka. Neniu diras ke sendependeco portas al iu paradiso sen sociaj problemoj, sed gxenerale la popoloj preferas havi la senton ke ili estas regata de homoj de la sama etno kun la sama lingvo. Irlando estis terure subpremita de Britio en la pasinteco, kaj mi dubas ke Robert sxatus reveni al tiu situacio.

    Aliflanke, mi ankaux kredas ke la viktimismo de kelkaj Katalunoj estas iom troiga. Mi ja pasis kelkaj monatoj en Katalunio, kaj vere mi neniam vidis regionon kun tiom da libereco antauxenigi la lokan lingvon, tiom da auxtonomio decidi gxiajn proprajn politikojn, kaj tiom da rajto antauxenigi gxian sendependeco kun pacaj metodoj. Cxiuj lokaj infanoj studas nur en la Kataluna, se ili volas ecx gxis la universitata nivelo. Kaj Katalunaj flagoj svingas laux-litere cxie, do tio certe ne estas kontrauxlegxe. Eble kelkaj Katalunistoj devus pasi iom da tempo en Kurdistano aux Tibeto kaj vidi kio estas vera nacia subpremo. Mi kredas ke la konstanta obsedo pri la Kataluna identeco kaj lingvo, en loko kie tiu identeco kaj lingvo tute ne estas subpremitaj, efektive estas formo da naciismo kiun oni povus eviti en Esperanto kongresoj.

    Ŝati

    1. Jixiang, mi vidas ke vi ne estas esperanto-ŝovinisto kiel Robert, sed mankas al vi fortikaj moralaj kaj politikaj principoj. Libereco devas esti absoluta principo, kaj egala por ĉiuj. Ne povas ekzisti unuranga libereco, duaranga, triaranga, kaj tiel plu. Esti libera ne signifas ĝui intertempan favoron aŭ toleremon je tiu aŭ alia nivelo, kiun via mastro povas revoki kiam ajn kaj propravole. Katalunoj ne volas dependi de la bonvolo de siaj hispanaj mastroj, kaj scias ke estonta pluvivo de katalunaj lingvo, kulturo kaj identeco ĉiam estos nur dumtempa kaj malcerta sen propra ŝtato.
      Fakte, de post la verdikto de la Hispana Konstitucia Kortumo pri la Kataluna Baza Leĝo en 2010 abundas montroj ke Hispanio jam komencis revoki katalunan memregadon, kio spronis la sendependisman febron de la lastaj jaroj. Ekzemple, nun se unu sola familio postulas instruadon en la hispana lingvo, la tuta klaso devas esti instruata hispanlingve, eĉ kontraŭ la volo de la aliaj. Plie, la hispana registaro aktive incitas kaj premias tiujn postulojn devigante la katalunan registaron pagi po 6000 eŭroj al ĉiu postulinta familio kiel “kompenson kontraŭ moralaj vundoj”.
      Fine, se vi subkomprenas ke katalunoj ne rajtas kompari sin kun irlandanoj sed nur kun kurdoj aŭ tibetanoj, ankaŭ vi, kiel Robert, fakte subtenas la statu-kuon. Ĉu vi konsilus al okcidentaj virinoj kompari sin kun islamaj virinoj anstataŭ okcidentaj viroj, por ke ili ĉesu plendi?

      Ŝati

      1. Mi felicxas ke vi ne konsideras min “Esperanto-sxovinisto”. Sed mi vere ne kredas ke al mi mankas “fortaj moralaj principoj”. Tiujn mi havas: ne mortigi, ne sxteli, respekti homaj raitoj ktp… Mi simple havas alian vid-punkton pri Katalunismo kaj gxia rolo en la Esperanto movado. La fakto ke mi ne estas Kataluno certe influas mian aliron, sed kelkfoje vidi aferojn de ekstere ne estas malbona afero, Cetere, mi ankaux dubas ke Robert estas sxovinisto. Mi neniam auxdis pri Irlanda sxovinisto kiu diris ke sendependeco ne solvis ion ajn en Irlando…

        Mi ne kredas ke lingva minoritato kiu havas la plenan rajton praktiki kaj antauxenigi sian lingvon en la kadro de demokrata sxtato similas al homoj kiuj “dependas de la bonvolo de siaj mastroj”. Kaj ecx se la loka lingvo kaj identeco vere estos subpremitaj iu tage, oni cxiam povas lukti kontraux tio ene de la kunteksto de Hispanio. Krome, la mondo estas plena da plur-lingvaj kaj plur-etnaj sxtatoj. Multaj landoj estas plenaj de lokaj “dialektoj” same malsamaj ol la nacia lingvo kiel la Kataluna de la Hispana. Kion ni faru, cxu ni disigu ilin cxiuj? Tio estas bona recepto por mond-milito. Pro tio mi persone ne aparte subtenas la Kataluna sendependisma movado, kies argumentoj ofte ne tro varias de tiuj de la Itala Norda Ligo (ni estas pli ricxaj ol aliaj regionoj kaj la centra registaro mis-uzas niajn imposxtojn). Cetere mi absolute subtenas ke la Katalunoj dauxre parolu kaj defendu ilian lingvon.

        Pri la afero de la lernejoj kiun vi mencias, laux mia kompreno la Kataluna eduka sistemo produktas junuloj kiuj bone regas ambaux lingvoj, kaj tio estas bonega. Nur mense fermitaj Hispanoj povus pensi male. Sed cxu vere estas kazoj kie tuta klaso estas instruata Hispan-lingve kontraux la volo de la plej multo da studentoj? Mi dubas ke tio povus okazi en Katalunio, konsiderante la gxeneralan etoson….

        Ŝati

          1. Mi legis la artikolon kiun vi gxus proponis. Cetere mi kapablas legi Hispane kaj ecx Katalune, do venont-foje vi ankaux povas proponi artikolon en tiuj lingvoj.

            Laux mia kompreno, la legxo postulas ke la Kataluna registaro pagu por eduki infanoj private nur en la Hispana, se ili tion deziras. Levigxas kelkaj demandoj, ekzemple cxu cxi tiuj infanoj alikaze estus edukitaj nur Katalune, aux vere du-lingve? Se la dua respondo estas la vera, tiu kaze cxi tiu legxo sxajnas al mi granda stultajxo. Aliflanke, la artikolo ne diras ke Katalunaj infanoj estos devigataj studi nur Hispane. Tio estus vera subpremo, sed sxajne tio ne okazas.

            Cxiukaze, certe estas Hispanoj kiuj malsxatas la fakton ke la Katalunoj entute parolas la Katalunan, kaj tio estas malbonsxanca kaj devas esti kondamnita.

            Cetere, mi scias ke la Kataluna separatismo ne povas esti kumparita al la Norda Ligo, cxar Norda Italio historie ne havas apartan identecon. Tamen estas similecoj. Aliflanke, via eldiro bone malkasxas viajn “Hiberiajn okulvitrojn”. Estas tipe Hiberia afero la ideo ke por havi legitiman sendependisman movadon, oni devas havi propran lingvon. La lingvo estas nur unu komponento de la identeco de popolo, kaj ne necese la cxefa. Skotaj separatistoj tute trankvile parolas Angle, kaj ne sentas bezonon reveni al la Gaela por substreki malsaman identecon.

            Ŝati

    2. Mi kredas ke Ruben iom miskomprenas la komentoj de Robert.

      Mi tute konsentas

      Mi ne kredas ke Robert refuzas la ideon de lingva neuxtraleco kaj egaleco, aux lernis Esperanto nur por praktikaj kialoj da komunikado. Mi kredas ke li simple iom indigxnigxis pro la konstanta Kataluna naciismo kiu estas tre videbla en la Kataluna Esperanto movado.

      Vi tute pravas. Neŭtraleco estas vere grava por mi, do la konstanta katalunismo vere ĝenis min

      Se la prezidanto subtenas sendependeco, li ankaux rajtas diri tion (sed li devus fari tion Esperante. Krome, la solena malfermo ne estas la jxusta momento).

      Oni certe rajtas personan kredon, sed mi ne pensas ke la solena malfermo de Esperanto-renkontiĝo estas taŭga loko.

      Irlando estis terure subpremita de Britio en la pasinteco, kaj mi dubas ke Robert sxatus reveni al tiu situacio.

      Sed kiam mi renkontas britojn, mi diskutas la aferojn aŭ postuli ke eksterlandanojn devas aŭskulti min.

      Aliflanke, mi ankaux kredas ke la viktimismo de kelkaj Katalunoj estas iom troiga.

      Mi tute konsentas

      Mi kredas ke la konstanta obsedo pri la Kataluna identeco kaj lingvo, en loko kie tiu identeco kaj lingvo tute ne estas subpremitaj, efektive estas formo da naciismo kiun oni povus eviti en Esperanto kongresoj.

      Mi ankaŭ konsentas kaj pensas ke ĉi tiu obsedo forpuŝas homojn de katalunaj renkontiĝoj. Mi pensas ke malpli homoj partoprenas pro la naciismo kaj ne sentas tute komforta en tia etoso.

      Ŝati

      1. Mi konscias la malkonformigan etoson kiun estigas diskuto pri lingva kaj nacia malegaleco, sed eviti tiun estas tipa esperantista eskapismo, kiu vere ĉagrenas min. Bedaŭrinde, ne facilas debati la proprajn problemojn ridetante, ĉefe kun homoj ŝarĝitaj je antaŭjuĝemo, kiuj patrece minimumigas aŭ neas ilin. Kiam mi vizitas alian landon kaj la lokanoj parolas pri sia ĉiutagaj vivo, sperto kaj esperoj, mi fermas la buŝon kaj aŭskultas, anstataŭ pretendi ke mia opinio pri tio havas la saman faktecon. Se mi parolas kun nigruloj, ĉu mi konas pli bone ol ili mem iliajn ĉiutagajn spertojn pri diskriminacio, kaj rajtas opinii? Ĉu mi prelegus al kurdoj aŭ tibetanoj pri ilia naciismo? Ne, mia rolo tiam estas aŭskulti kaj eduki min, ne debati.

        Tamen, se temas pri Katalunio ŝajne ĉiu havas sian opinion kaj rigardas ĝin tiel trafa kaj ĝusta kiel nian. Ĉu ĉar ni estas eŭropanoj, kaj eŭropanoj hezitas kritiki alian eŭropan registaron? Estas kvazaŭ ĉiu scias kio okazas en Katalunio kaj en katalunaj lernejoj, kaj kio estas plej bona por katalunoj, pli bone ol ni stultaj katalunoj. Vi do estas spertuloj pri Katalunio, pli ol katalunoj mem? Tiu patrecismo al la ‘indiĝenoj’ odoraĉas je koloniismo.

        Kaj pri neŭtraleco: ĝi estas virto ĉe diplomatoj, kaj malvirto ĉe ĉiuj aliaj. Ĝi pelas al pasiveco kaj neniofarado. Se neŭtraleco estus tiel grava, Britio kaj Francio fajfus kiam Hitlero invadis Polujon, same kiel ili fajfis pri la faŝisma ribelo kontraŭ la Hispana Respubliko: ni havus pacon, kaj plurajn milionojn malpli da judoj. Justeco, egaleco estas strebindaj idealoj. Neŭtraleco estas nur fetiĉo de esperanto-ŝovinismo.

        Ŝati

        1. Mi vere ne kredas ke Euxropanoj, gxenerale, hezitas kritiki aliaj Euxropaj registaroj. Euxropanoj tute felicxe kritikas cxiuj registaroj. Sed vi ne povas postuli ke homoj ne havu opinion pri kio okazas en aliaj landoj. Tio estas la posicio de la Cxina registaro sub kiu mi vivas, kaj gxi vere ne estas ideologie aux morale respektinda posicio. Ekzistas multaj manieroj scii kio okazas en aliaj landoj, kaj ankaux la lokuloj ne povas scii cxion pri ilia propra lando. Se vi irus al Tibeto cetere, cxu vi nur respekteme auxskultus la Tibetanoj, aux ankaux kion diras la Cxinoj pri la Tibeta naciismo? Cxar se vi nur auxskultas la Tibetanoj, vi iu sense jam elektis. Kaj se vi auxskultas ankaux la Cxinoj ili diros la malon ol la Tibetanoj, kaj vi same devos malkovri la veron mem.

          Se kelkaj homoj prelegis al vi pri la situacio en Katalunio sen ecx auxskulti vin tio nur dependas de ilia karaktero. Kelkaj homoj cxiam pensas scii cxion pri cxio, ankaux kiam ne estas vere. Kompreneble se oni ne vivas en Katalunio oni devas respekte auxskulti kion diras la lokuloj, sed oni ankaux rajtas havi propran opinion. Finfine ne cxiuj Katalunoj havas la saman opinion. Estas multaj hispan-lingvanoj en Katalunio kiuj ankaux tute malkunsentas kun vi. Do kiun oni kredu? Kompreneble estas malfacile trovi ekvilibron inter la rajto havi opinion pri cxion sur la planedo, kaj la neceso esti atentemaj antaux ol jugxi pri la situacio en lokoj kie oni neniam vivis.

          Kelkfoje eksteraj vidpunktoj ankaux estas valoraj. Kaj eble ne estas malbone ke eksteruloj sciigu Katalunaj naciistoj ke fakte, vidita de ekstere, la situacio en Katalunio ja ne estas tiom terura. Estas televid-kanaloj nur en la Kataluna, jxurnaloj en la Kataluna, lernejoj en la Kataluna, publika anoncoj NUR en la Kataluna (mi vidis ilin persone, senutile nei), ecx eksterlandaj filmoj tradukitaj al la Kataluna, kiam cxiuj povus tute bone spekti la Hispanaj tradukoj. Kaj estas homoj kiuj luktas por havi pli da auxtonomio kaj ecx sendependeco kiuj povas patopreni en la elektoj. Ne estas malfacile kompreni kial, kiam vi parolas pri vi mem kiel “sklavoj de Hispanaj mastroj”, tiu levas iom da duboj inter eksteruloj.

          Ŝati

  4. Estas kurioze kiel sama okazaĵo povas esti interpretata plurmaniere. Mi partoprenis la renkontiĝon, mi estas kataluno kaj mi parolis en esperanto kun ĉiuj preskaŭ la tutan tempon. La programerojn kiujn mi partoprenis havis neniun rilaton kun naciismo (brajlo, hispana lingvo, volontulado, Palestino, rokkoncerto). En la antaŭinformado oni anoncis bedaŭron pro la fina manko de amasloĝejo sed tamen oni klopodos trovi alternativajn duŝojn, tiuj de partoprenantoj tranoktantaj en la ceteraj gastejoj. La katalunaj flagoj reprezentas ne nur naciistojn sed sendependistojn kontraŭaj al naciismo, t. e. estas la flagsimbolo por batali kontraŭ la dekstrularo kiu regas Hispanion de jardekoj (ĉar jam delonge estas ege dubinde ke la hispana socialismo estas maldekstrema). Mi pasigis grandan parton de la tempo plezure akompananta blindulinojn, se mi sciintus ke homoj serĉas duŝejojn eble mi povintus helpi. Mi certe kredas ke la aranĝo estas plibonigebla, sed ankaŭ mi scias ke mankas homfortoj por plenumi ĉiujn bezonojn. Mi dankas la kritikantojn pro reliefigi la ĉefajn punktojn diskutindajn. Sed mi havas neniun postenon aŭ respondecon pri organizado de aranĝoj.

    Ŝati

Komenti