Mi Kreis Filmeton! (Kaj Aliaj Ligiloj)

Unu afero vidis mi, estas ke ne estas multaj da filmetoj aŭ aliaj materialoj pri Esperantujo. Se iu ne scias Esperanton aŭ nur lernas ĝin, oni ne scias pri la renkontiĝoj. Do, mi pensis ke iu devas krei tion. Honeste mi scias nenion pri filmetoj, sed neniu farus ĝin, do mi devis.

Do dum la semajno ĉirakŭ la Novjaro, mi iris al Junulara Esperanto Semajno (JES) en Eger, Hungario, kaj dum la renkontiĝo mi filmis iomete. Mi ankaŭ volis intervjui homojn pri Esperanto, sed tiu ne estis tiel facila kiel mi esperis. Sed mi sukcesis kunigi filmeton pri renkontiĝoj ĝenerale, kiun mi esperas, helpos novuloj kiu ne scias kio okazas dum renkontiĝoj. Ĝi ankaŭ povas helpi spertuloj memori la renkontiĝon.

 

 

Mi tre ŝatas la filmeton kaj fieras ke ĝi ricevis pli ol 500 vidojn post nur unu semajno. Ne estas multaj da paroladoj dum la filmeto, do ĉiuj povas rigardi ĝin (mi ankaŭ aldonis anglan subtekstojn kaj amiko aldonis francan).

Sed tio ne estas ĉion ke mi faris. Mi ofte subtekstigas filmetojn pri Esperanto por ke aliuloj povas vidi nian mondon. Ĉefe mi subtekstigas la filmetojn de Evildea, Esperantisto kiu videoblogas ĉiutage Esperante. Mi eĉ kreis ludliston de ĉiuj filmetoj kun Esperantajn subtekstojn kaj kun anglajn subtekstojn. Ĉi tie estas la plej nova filmeton mi subtekstigis en ambaŭ de miaj lingvoj (mi bedaŭras mi nur havas du lingvojn). Por vidi la subtekstojn, klaku sur la malalta desktren kaj elektu “Settings”, “Subtitles” kaj poste elektu “Esperanto” de la listo.

 

 

Mi ankaŭ aldonas al pli longaj filmoj kiel ĉi tiu filmo “Kreski Kun Esperanto” pri Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj kiu okazis dum 1994. Mi uzas Amara por subtekstigi, vi povas vidi (kaj eĉ aldoni vi mem) ĉi tie.

 

 

Mi ankaŭ hazarde trovis ke TED Talks, subtekstigas videojn en multegaj da lingvoj incluzive Esperanto. Tute suprizita min kiam mi vidis ke estas 92 filmetoj kun esperantaj substekstoj! Do mi ankaŭ kreis ludliston de ili ĉi tie. Mi ankaŭ provis subtekstigi anglan filmeton al Esperanto, sed tiu estas multege pli malfacile kaj mi bezonis helpon de amiko kiu korektis ĝin.

 

 

Do tio estas la laboro mi faras nuntempe kaj mi esperas ke ĝi utilas.

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s