La Politiko De Irlando

Politiko en Irlando estas stranga afero kaj estas tre malsama de la politiko de aliaj landoj. Neniam estis maldekstra registaro aŭ eĉ forta dekstra-maldekstra divido. Fakte, irlanda politiko ne vere havas ideologian dividon. Sed kial? Kiuj estas la ĉefpartioj?

Mi devas komenci en la dek-naŭa jarcento, kiam Irlando apartenis al Britio. La plejparto de Katolikaj Irlandanoj volis havi pli da potenco kaj sian propran registaron, eĉ sendependecon de Britio. Tial politiko estis pri naciismo, ne klasismo aŭ aliaj aferoj. Fakte, homoj kredis ke Irlandanoj devas esti unuigitaj, do nur estis unu partio en la plejparto de la insulo (la nordo estis alia afero). Ĝis sendependiĝo, nur estis unu partio, kiu reprezentis ĉiujn Katolikajn Irlandanojn sendistinge al klaso, loko aŭ aliaj objektoj.

Kiam Irlando sendependiĝis en 1922 (post la Milito de Sendependiĝo 1919-21), la ĉefpartio (Sinn Féin/Ni mem) fendiĝis inter la homoj kiuj pensis ke la traktato ne donis al Irlando sufiĉe da potenco kaj la homoj kiuj pensis ke ĝi estis la plej bona, kiun ni povus recevi. Interna milito okazis (1922-23) kaj tio estis la ĉefdivido inter la partioj de Irlando. La militon venkis la ŝtato kontraŭ la IRA (Irlanda Respublika Armeo). La por-traktatistoj iĝis Fine Gael (Familio de Irlandanoj aŭ Irlandanaro) kaj la kontraŭ-traktatistoj iĝis Fianna Fáil (Soldatoj de Destino). Malkutime, la malvenkuloj iĝis la pli granda partio post 1932 ĝis 2011. Dum tiu tempo ankaŭ ekzistas la Laborista Partio, sed ĝi ofte estis ignorata.

Por la unua kaj dua jardekoj de sendependeco, politiko estis malstabila kun grandaj ŝanĝoj en partia subteno kaj perforte de eks-militistoj. Estis multaj timoj pri demokratio en Irlando, sed post 1932, la sistemo stabiliĝis. Fianna Fáil kutime gajnis inter 40-50% de la voĉoj, Fine Gael 30-40% kaj la Laborista Partio 5-15%. Fianna Fáil estis la registaro dum 61 el 79 jaroj, ĉefe sole, sed post 1989 kun malgrandaj partioj. Fine Gael kaj la Laborista Partio kuniĝis la aliajn fojojn. Pro tio, oni diras ke ekzistas du-kaj-duon-partia sistemo en Irlando.

La stranga parto de Irlanda politiko estas ke la du plej grandaj partioj estis tre similaj. Ambaŭ estis naciismaj, katolikaj kaj konservativaj. Ili estis partioj por ĉiuj kaj ne volis fari ion por malgajni subtenon (kio ofte signifis ke ili faris nenion). Ili ofte volas altigi ŝtatelspezon kaj ankaŭ malaltigi ŝtatenspezojn, subteni ambaŭ riĉulojn kaj malriĉulojn, fakte preni ambaŭ flankojn de ĉiu argumento. Ili ambaŭ estis tre paroĥaj kaj personaj diferencoj estis pli gravaj ol la ideologiaj. Fianna Fáil estis iomete pli naciisma kaj havis pli da subteno de malgrandaj farmistoj, kiel Fine Gael havis pli da subteno de grandaj farmistoj kaj estis? iomete pli konservativa. La Laborista Partio (kiu havis pli da subteno kun farmlaboristoj) estis pli parolema pri sia maldekstreco, sed ofte agis same kiel la aliaj du. Strange, la ĉefdivido en Irlanda politiko estis pri milito kiu okazis antaŭ jardekoj.

Tamen, ĉio ŝanĝiĝis en 2011. Post longa tempo de korupto en Fianna Fáil, malkreskego de la ekonomio kaj senlaborego, ĝi perdis tri kvaronojn de sia subteno, falante de 78 seĝoj al 20 kaj 41% al 17%. Fine Gael kreskis de 27% al 36% kaj la Laborista Partio de 10% al 19%. Aliaj partioj ankaŭ kreskis kiel Sinn Féin, la partio ligita kun la IRA (de 7% al 10%), la socialistoj, kiel kutime por socialistoj estas dividitaj inter kelkaj partioj (ĉirkaŭ 2.5%). Fine Gael kaj Laborista Partio kuniĝis kiel la plej granda koalicio en Irlanda historio.

Sed problemoj okazis. La du partioj estis popularaj ĉar ili malkonsentis kun Fianna Fáil kiam ĝi malaltigis ŝtatmonon al malriĉuloj, studentoj, malsanuloj kaj publikservistoj, dum ĝi donis grandegajn sumojn al bankoj. La krizo okazis en Irlando post kraŝo de propraĵaj prezoj kaj la bankoj, kio estis la kulpo de Fianna Fáil. Sed la nova registaro de Fine Gael-Laborista Partio faris la samajn programojn, kun kiuj ili malkonsentis! Nun ili malaltigas ŝtatmonon al malriĉuloj ktp dum ili donas monon al bankoj. Tial, ili malgajnis multe da subteno kaj verŝajne ne revenkos la venontan voĉdonon. Sed kiu anstataŭigos ilin? Estas multaj partioj kun malmulte da subteno, do ne estos facile krei novan registaron. Homoj ne ŝatas Sinn Féin kaj la IRA nek la korupton de Fianna Fáil, do por kiu povas ni voĉi?

La partioj:

Fine Gael: La plej granda partio, sed malgajnis subtenon pro rompitaj promesoj. Iom konservativa, kontraŭ impostoj kaj krimoj.

Laborista Partio: Nomas sin maldekstristo sed malgajnis duonon de sia subteno pro rompitaj promesoj kaj farante dekstrajn programojn.

Fianna Fáil: Malpopulara pro la ekonomika krizo kiun ĝi kaŭzis, sed pli populariĝas ĉar la nuna registaro faras la samajn programojn. Iom konservativa kaj tradicia.

Sinn Féin: Ligita kun la IRA kaj kontestas voĉdonojn kaj en Nord-Irlando kaj en la Respubliko Irlando. Multaj ne ŝatas ĝin pro ĝia subteno por la IRA (kiu mortigis multe da senkulpuloj). Kreskis pro sia maldekstra programo kaj kritikas la registaron.

Socialdemocratia Partio: Nova partio kiu lasis la Laboristan Partion pro ĝia subteno de dekstraj programoj kaj rompitaj promesoj. Estas kompreneble socialdemokratisto.

Renua (Renova): Nova partio kiu lasis Fine Gael pro ĝia subteno de leĝo pri abortigo (kiu permesis abortigon en okazo de risko al la vivo de patrino). Ne estas klare, kiom konservita ĝi estas.

Socialistoj: Estas kelkaj socialismaj partioj en Irlando, sed ili estas malgrandaj kaj malmultaj aŭskultas ilin.

Sendependuloj: Irlando havas multe da sendependuloj kiuj kreskas en subteno post la ekonomika krizo.

Advertisements

3 pensoj pri “La Politiko De Irlando

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s