Mia Elspezo Estas Via Enspezo

Ekonomiko estas granda kaj multspeca areo kun multaj ideoj kaj teorioj, sed se mi devus elekti unu gravan punkton, mi elektus “Mia elspezo estas via enspezo”. Se estas nur unu frazo aŭ ideo kiun mi volus al homoj komprenigi, estas tiu. Ĉi tiu simpla punkto, se komprenita, klarigas la plej gravajn debatojn kaj politikojn en la ekonomiko nuntempe. Ne ĉiujn, sed la plej gravajn.

Kion signifas tio kaj kial tio gravas? Imagu oni estas vendejestro, kion oni volus? Klientojn, kompreneble, homojn kiujn aĉetas kaj elspezas. Se homoj ne aĉetus, oni bankrotiĝus kaj maldungus siajn laboristojn. Do la enspezo kaj laboro de unu homo dependas de la elspezo de aliaj homoj. Se mi irus al ies vendejo kaj elspezus mian monon, tio daŭrigus la vendejon kaj pagus la salajrojn. Sed preskaŭ ĉiu estas dungito ie, do ni ĉiuj dependas de tio ke iu alia elspezas sian monon ĉe niaj laborejoj. Ĉi tiu signifas ke ĉiuj estas interdependantoj pri niaj laboroj.

Ĉi tiu komprenebla punkto enhavas gravan signifon. Ĉar ni ĉiuj interdependas, se mi haltus elspezi kaj anstataŭe ŝparus, tio signifus ke iu vendejo suferus malkreskon en komerco. Se la malkresko estas sufiĉe granda ĝi kaŭzus maldungojn. Do kvankam ŝpari monon aspektas malluksa por mi, se sufiĉe da homoj ankaŭ sekvas, tio malhelpas la ekonomion kaj perdigas laborlokojn. Io kio estas bona sur individua nivelo, estas malbona sur la nacia nivelo. Mi ne diras ke oni neniam devus ŝpari monon, nur ke tro da ŝparado povas malhelpi la ekonomion.

La grava punkto eksplikas recesiojn kaj senlaborecon. Se homoj haltus elspezi monon (pro ajna kialo), la vendoj de komercoj malaltiĝus. Se tiu malaltiĝo estus sufiĉe granda, ili devus maldungi laboristojn kaj eĉ bankrotiĝus. Ĉi tiu frapus aliajn komercojn  ĉar la nunaj senlaboruloj havas malpli da mono, pro tio elspezus malpli, do tiel malaltigus aliulan enspezon. Tio signifus pli bankrotojn kaj pli maldungojn. La ekonomio malkreskus kaj la ĵurnaloj pleniĝus de rakontoj pri fermoj. Eĉ se oni tenus sian laboron, oni nature timus salajran malaltigon aŭ eĉ laboran perdon. Do la natura respondo estus ŝpari pli da mono kaj redukti. Sed, se vi memoras, tio nur plimalbonigas la problemon kaj fakte altigas la ŝancon ke oni perdos sian laboron. Tial reduktoj  mem malvenkigas.

La leciono ankaŭ enhavas la solvon al la krizo. Se la recesio kaŭziĝas de malpli elspezoj (kiuj kaŭziĝas de malalta enspezo kaj malcerteco), tial la solvo estas altigi elspezon kaj konfidon. Sed kiu elspezos? Estus freneza por konsumantoj elspezegi, se ili ne havas sufiĉe da mono aŭ sekureco. Ĉiu individuo estas tro malgranda por mem influi la ekonomion, do neniu elspezos sen ĉiuj aliaj, kun la rezulto ke neniu elspezos. Helpus al la ekonomio se komercoj elspezus, sed kiu komerco povus elspezi multe en recesio? Ili jam havas sufiĉe da problemoj per malaltiĝoj de vendoj kaj profitoj, do ili ne havas la monon por investi.

Do nur restas la ŝtato. La ŝtato estas la nura organizo kiu estas sufiĉa granda por ke ĝi povas influi la ekonomion. Tiu ne estas ideologia aŭ politika demando, sed praktika. Simple ne estas iu alia kiu povas helpi la ekonomion. Oni povas aŭ atendi kelkajn jarojn ĝis konfidenco malrapide revenas al la ekonomio aŭ la ŝtato povas rapide kaj definitive agi. Kiam ĝi elspezas monon, tiu donas al homoj laboron kaj enspezon, do ili povas elspezi kaj subteni aliajn firmaojn. Se la ŝtato ne tranĉas sed levas elspezon, ĉi tiu forprenas timon de la ekonomio, do konsumantoj mem elspezos pli. Firmaoj ankaŭ povas investi ĉar ili nun scias ke iu aĉetos iliajn varojn.

Kelkaj homoj eble plendas ke ŝtatelspezo nur kreskigos la naciajn ŝuldojn, sed kial ni havas naciajn ŝuldojn  krom por uzi ilin dum tempo de krizo. Estas normale  prunti dum malfacilaj tempoj, ĉu ne? Kompreneble, oni devas repagi ĝin, sed tio estas multe pli facile dum tempo de kresko ol dum tempo de recesio. Jes estas kostoj kun ŝtatelspezo, sed fakte neniu alia povas tiri la ekonomion de recesio krom la ŝtato. Kiam  aŭto falis en fosaĵon, la plej grava koncerno ne estas kiom da benzino oni uzas sed ĉu oni sukcesas eltiri la aŭton. Oni devas frapi la plirapidilon/gaspedalon kaj poste zorgi pri benzinŝparado.

Tiu simpla fakto eksplikas senlaborecon kaj kial la ago de multaj registaroj dum  recesio malĝustas. La politiko de severeco malsukcesas ĉar ĉiun fojon kiam la registaro tranĉis elspezon, tiu ankaŭ tranĉis enspezon. Ĉiufoje kiam enspezo malkreskis, senlaboreco kreskis, kiu signifas malpli monon por la ŝtato, do la ekonomio malkreskas kaj eĉ la buĝeta deficito ne malkreskas. Do ne nur estas la ekonomio pli malbona, sed ĝi ne eĉ ŝparas monon. Fakte la ekonomio bezonas iom da elspezo kaj se ĝi falas sub tiu nivelo, senlaboreco okazas.

Tiu leciono rilatas ankaŭ al multaj  aliaj aferoj kiel minimuma salajro kaj sindikatoj. Ofte homoj pensas ke altaj salajroj estas malbonaj kaj kaŭzas senlaborecon, sed tio nur vidas salajron kiel koston. Se la salajroj elspeziĝas, ili ne estas nur kostoj sed ankaŭ enspezoj. Do pli alta minimuma salajro plialtigas kostojn sed ankaŭ plialtigas vendojn. Do  kiam venontfoje  iu fanfaronas pri kiom oni  povas „ŝpari“ per tranĉi ŝtatelspezadon, memoru ke tio ankaŭ signifas ke estos malpli da enspezo.

3 pensoj pri “Mia Elspezo Estas Via Enspezo

  1. Mi pensas ke minimuma salajro ne estas teil simpla. Ekzemple, kiam vendejestro antaŭvidas pliigi de minimuma salajro, estos tempo antaŭ la aĉetoj kaj prezoj pliigi. Dum tiu tempo, la vendejestro ne povas atendi dum ĝi perdas monon sur salarjroj. Ĝi anstataŭe maldungas laboristoj.

    Kiam studoj estas fariginta pri minimuma salajro, iom montras ke ĝi estas bona, kaj iom montras ĝi estas malbona. Ĝi estas una komplika problemo. Iom da simpla demandoj: kiom estas tro multe por minimuma salajro, kaj estas tiu kvanto bona ĉie? Ekzemplo, mi pensas ke $15 estas bona por Seattle, sed ne estas bona por la tuta de Usono.

    Ŝati

Komenti