Kiel Mi Ateistiĝis

Simile kiel preskaŭ ĉiuj irlandanoj, kiam mi estis juna, mi estis katolika. Mi ne elektis tion, neniu demandis ĉu mi volis, sed mi ankoraŭ estis katolika. Fakte, 99% de la homoj en la mondo, ne elektas siajn religiojn, ĝi simple estas la religio de iliaj gepatroj kaj landoj. Se miaj gepartoj estus protestantoj, mi estus protestanto, se mi naskiĝus en irako, mi estus islamano. Mi naskiĝis al katolikaj gepatroj en katolika lando, do mi estis katoliko.

Ĉar tiom da homoj estis katolikoj, ni vere ne scias multe pri nia religio. Ni ne havis ion por al kompari. Ni ne scias kio estas la diferenco inter katolikoj kaj protestantoj aŭ kio estas la specialaj kredoj. Verŝajne neniu povus diri kion signifas esti katolika. Por ni, simple estis ke ni iris al meso, manĝis la hostion kaj ŝatis la papon. Estis simila al futbala teamo, oni havas teamon kiun oni subtenas (prave aŭ malprave). Ni estis katolikoj pro historiaj kialoj ne ĉar ni pensis ke ĝi estas la plej bona religio en la mondo.

Religio estis simila al onia nomo aŭ onia nacieco, oni ne elektis ĝin kaj oni ne povas ŝanĝi ĝin. Ĉu bone aŭ malbone, estis onia identeco. Eĉ se oni tute malkonsentas kun la reguloj aŭ la organizo, ne gravas, oni ne ŝanĝus.

Meso estis kiel lernejo, oni devis iri eĉ se oni ne volis. Estis simple normala parto de la vivo ke ĉiudimanĉe, ĉiuj iris al la sola preĝejo en la urbo. Malmultaj vere volis iri, sed ĝi estis deĵoro kiun oni devis fari. Oni sidis kaj murmuris sen vere kompreni kio okazis. La pastro legis longajn kaj enuigajn paroladojn  kiuj estis malklaraj kaj malutilaj. Ili pleje estis pri kiel ni estis ŝafoj kiu bezonis sekvi la ŝafiston senpense kaj sendemande.

Strange, mi estis pli religiema ol multaj aliaj, simple ĉar mi pensis pri dio kaj la postvivo. Mi vere timis pri kio okazos post mi mortis kaj ĉu mi estis sufiĉe bonulo por ĉielo por ke mi ne irus al infero. Kiam mi havis dek unu jarojn, mi estis altarknabo por unu jaro. Kiam mi havis dek tri jarojn, mi religiemiĝis kaj diris dekon de la rozario ĉiunokte. Mi volis aĉeti sufiĉe da akcioj de la postvivo kaj ŝajnis al mi, ke preĝoj estis la valuto de la postvivo. Sed post unu jaro, mi tro lacis kaj preferis dormi anstataŭ preĝi, do mi decidis esti bonulo anstataŭ preĝi pri esti bonulo.

Eĉ kiam mi estis religiema, mi ne tre zorgis pri la biblio. Mi estis liberala kaj malkonsentis kun la katolika eklezio pri abortigo, samseksedziĝo, divorco kaj pensis ke la eklezia regulo pri kontraŭkoncipiloj estis tuta sensencaĵo (kion multaj irlandaj katolikaj ankaŭ pensas). Mi scias ke ni evoluis de homsimioj sed ankaŭ kredis la bibliajn rakontojn. Kiel? Ĉar mi simple ne pripensis ilin, kiu estas la nura vojo kiel oni povas kredi je la arkeo de Noa.

Kiam mi havis dek ses jarojn, mi ne plu preĝejiris. Mi ankoraŭ estis katoliko kaj kredis je dio, sed malŝatis meson kaj la eklezion. Meso estis tempmalŝparo, mi neniam ricevis ion. Mi neniam sentis tiel pli bona homo aŭ eĉ pli religia, mi eliris la sama kiel mi eniris. La ritaroj ĉagrenis min, pli bonus se ni vere farus bonaĵon anstataŭ ĉiam sidi kaj paroli pri fari bonaĵon. Ĉu Dio vere zorgas kiom oni preĝas aŭ genuas antaŭ li? Pli bonas esti bonulo ol religiulo, vivi bone tiu sufiĉus por Dio. Mi pensis pri aliaj religioj kaj eĉ iris al renkontiĝo de kvakeroj, ĉar ili ne havas eklezion kaj estas pli liberala, sed mia problemo estis kun religio ĝenerale.

La granda ŝanĝo okazis dum universitato. Universitato estas pri novaj pensoj, novaj ideoj kaj demandoj pri la mondo. En universitato oni bezonas faktojn kaj kialojn por la kredoj, sed religio estas malkialo. Anstataŭ faktoj, homoj kredas ĉar iu diris al ili ke ili devas kredi. Universitato diras pensi por si mem kaj sendependece, sed religio diras esti ŝafulo, ni pensos por vi, vi devas sekvi sendemande. Malrapide mi ekpensis ke la eklezio ne vere havas la respondojn aŭ vere scias la plej bonan por ni.

Kio finfine ŝanĝis min estis la morto de Christopher Hitchens. Mi neniam aŭdis pri li, sed la gazetoj skribis multe pri li. Do mi legis kaj rigardis lin jutube, kie li debatis pri Dio kaj religio. Li estis interesege kaj tre konvinke. Li havis multajn demandojn kiujn mi neniam pripensis. Por la unua fojo, mi pensis pri Dio. Se ekzistas Dio, kial milionoj da homoj malsatas? Kial homoj suferas grande sen helpo? Kial Dio ne haltas la militojn, la malriĉecon kaj la maljustecon en la mondo? Kial Dio kaŝiĝas de ni? Se Dio vere protektas nin, kial li ne haltis la holokaŭston aŭ aliajn genocidojn?

Kelktage mi pensis kaj debatis kun mi mem. Fine, mi devis konkludi ke Dio ne ekzistas. Mi ne estis malfeliĉa aŭ sola, fakte mi ĝojis kvazaŭ mi solvis problemon. Mi lernis ion novan kaj havis pli bonan komprenon de la mondo. Mi ne perdis iujn amikojn kaj mia familio ne malakceptis min (mia fratino verŝajne ankaŭ estas ateisto). Mi ne ĉiam diras al homoj ke mi estas ateisto (eble ili malŝatas ateistojn) sed mi neniam havis iom da ĝeno.

AmericanAtheists

Fakte, granda ŝanĝo okazas en irlando nuntempe. Grandegaj nombroj da homoj forlasas religion kaj la katolikan eklezion. Ĉiu jaro pli kaj pli nomiĝas mem senregiulioj kaj eĉ inter katolikoj, nur kvarono mesiras semajne. Kvankam la maljunuloj ankoraŭ estas tre religiema, oni malofte troviĝas juna religiulo. Miaj universitataj amikoj estas preskaŭ ĉiuj ateistoj kaj eĉ miaj hejmurbaj (kiu estas malgranda urbeto) amikoj estas preskaŭ ĉiuj senreligiuloj. En Irlando, religio rapide disfalas, do mia rakonto estas normala.

Dankon al Sunjo kiu korektis la multajn erarojn.

Advertisements

5 pensoj pri “Kiel Mi Ateistiĝis

  1. (Mia Esperanto estas malbona, do pardonu min!)

    Mi pensas ke via rakonto estas tre normala.
    Mi havas kelkajn vortojn diri.

    Mi ne kredas ke universitato estas pri novaj ideoj. Precipe pri religio. Ateistismo estas pli malnova ol Kristanismo, sed, kompreneble, tio ne diras kiu estas korekta… Eĉ la ideo de evoluado estas tre malnova. Sta. Gregorio unue parolis pri ĝi, kaj Sta. Aŭgustino poste. Kaj ili estas tre antikva!

    Mi devas scivolas… Vi diris ke la religio de la persono dependas la landon kaj tempon kaj gepatrojn. Do, en lando kie religio supozeble mortas, ĉu vi pensas ke via ateistiĝo estas vere selektita, aŭ ĉu vi estas simple en “modernaj tempoj”? Mi pensas ke vi selektis foriri la eklezion, kiel mi selektis katolikiĝi kaj resti.

    Ŝato

    1. “Do, en lando kie religio supozeble mortas, ĉu vi pensas ke via ateistiĝo estas vere selektita, aŭ ĉu vi estas simple en “modernaj tempoj”?”

      Religio mortas, sed ne estas mortita. Miaj gepatroj, najbaroj kaj la plimulto da homoj estas religiema kaj ankoraŭ malmulte da homoj estas ateistoj. Do ne, ateismo ne estas aŭtomata elekto. Mi foriris de la eklezio kaj religio ambaŭ.

      Liked by 1 persono

      1. La nombro da sekvantoj, aŭ la elekto de la familio ne faras vian elekton. Ĉi tio estas la punkto ke mi provis fari! Vi parolas malbone pri ĉiuj kiu foriris la religion de ilia familio aŭ ilia popolo. (Sta. Kateri Tekakwitha, estas bona ekzamplo.) Eĉ vi. “Ĉar la religio de mia patro” ne estas sufiĉa kialo, sed multa da homoj elektas resti por tio, sed ankoraŭ estas elekto resti. Nek estas la timo de infero, aŭ la malŝato de servoj. Nek la kredo ke multa da preĝoj savus vin el infero.

        Mi scivolas se vi studis vian religion kaj la kialojn de ĝiaj instruoj antaŭ vi iris al universitato, kun ĝiaj novaj ideoj sed ne vere, kaj havis la grandan ŝanĝon.

        Ŝato

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s